Sergio:

Kaj sekvas bildoj de titolpaĝoj, same malmulte informaj por la temo ...

> // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7935866

----

Nu, konsiderante la argumentan "nivelon" kaj gxeneralan prilingvan scion de 
kelkaj cxi-forumaj "elituloj", mi volis eviti, ke ili konfuzigxu la 
"Lingvajn Respondojn" de Zamenhof kun la samtitolaj "Lingvaj Respondoj" de 
iu Sergio Pokrovskij:

// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4864429

=====
Bernhard:
> Kia bela lingva "elito", kiu "konservas kaj protektas la principojn"
> de nia Fundamento - sxajne sen troa kono de gxia enhavo, ekesto kaj
> tiklaj punktoj.

Sergio:
Mi tamen kapablas distingi la tekston de la Fundamento disde la
komentaro fare de A. Albault.  Kaj mi ne blinde kredas al ĉiu opinio
presita, eĉ (kaj precipe) se ĝi venas de A. Albault.

---- 

Jes, prave: La komentoj estas sur flava papero, la teksto de la Fundamento 
sur blanka. Gratulon.

Strange nur, ke Albault sur p. 343 ne esprimas opinion, sed nur listigas 
trafojn de vipero / vipuro en fruaj verkoj. Kie ne estas opinio presita, oni 
ne povas blinde kredi al cxi. Vi pravas.

Cxu vi intertempe legis LR 45?

Bernhard





Rispondere a