Bernhard:

> Kaj min tedas ripetado de argumentoj, kiuj estas de jardekoj konataj
> kaj jam ofte kaj multe pli kohere prezentitaj

Sergio:

> Mi ne prezentis argumentojn.  ...

Ho, Sergio,

mi pensis, ke tiu estus lingva argumento (ecx se ne konvinka):

Sergio: "(ĉar [vipuro] evitigas la false sufiksan -er [en vipero])"

La tuta vipero / vipuro-demandeto estas nur plia ekzemplo de la eterna 
delfeno / delfino-demando, nome la demando pri t.n. "falsaj parencoj":

"Ŝatata „eterna diskuto“ inter Esperanto-fervoruloj estas la 
delfeno/delfino-disputo, nome la demando, ĉu Esperanto evitu „falsajn 
parencojn“. Kvankam ĉiuj lingvoj, kiuj uzas la vorton delfin- uzas ĝin kun 
la radikofina vokalo –i– nur kaj ekskluzive nur Esperanto uzas ĝin kun –e–, 
delfeno, por eviti intermikson kun la virina finaĵo –in. „Falsaj parencoj“ 
estas do vortoj, kies radikoj finiĝas same kiel unu el la oficialaj sufiksoj 
de Esperanto kiel –in, -ul, -on, -op ktp. kaj tiel teorie povas kaŭzi 
misanalizon. Sed bv. foje montri bildon de tiu mar-mamulo al iuj 
esperantistoj kaj demandi ilin, kiel oni nomas la beston en Esperanto. Mi 
vetas, ke via statistiko pri trafoj estos seniluziiga. Eĉ bonaj parolantoj 
ofte hezitas, precipe se vi insistos „ĉu vi certas?“. Neniu povas certi, sed 
nur pene lerni, ĉar kelkfoje Esperanto evitas falsajn parencojn ekzemple per 
ŝanĝo al vokalo malsama de la etnaj lingvoj (kiel ĉe delfeno), sed plej ofte 
ĝi simple allasas la karambolon ofte pure teorian. IVE havas tri plenajn 
paĝojn nur kun „falsaj“ –in-vortoj. Same estas por ĉiuj oficialaj afiksoj: 
senescepte ĉiuj havas „falsajn parencojn“. Tion instruas jam la Inversa 
Vortaro de Klaus Schlüter de 1972, kiu baziĝas sur la Plena Vortaro de 1934. 
Ĝin unu-okulume konfirmas IVE de 1989 baziĝanta sur PIV 1970 kaj EB 1988."

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/140451

Kiu volas iom sisteme informi sin pri la demando kaj ne nur rapide babili 
gxis "exhausto" (Ertl ;-)) legu Kavka, Homonimoj en Esperanto, 1996:

// http://www.ipernity.com/doc/37943/4883379

Bernhard 

Rispondere a