Ho, tiom da aspektoj kaj nescio. 1. Labor-metodoj
1.1 Kukolo de la cxi-tiea kolego Jxeromo Vasxe // http://www.tekstoj.nl/kukolo/kukolo.htm estas "interreta serĉilo - fasado antaŭ guglo kun x-ĉapelizo, esperantaj fleksioj, fokusigo de serĉoj" - bona, dankinda kaj baza helpilo. Se oni sercxas ekzemple je "vipero", la aktuala versio auxtomate sercxas je "viperojn OR viperoj OR viperon OR vipero +estas +kaj" Cxar laux la antauxdifinitaj agordoj gxi auxtomate sercxas ankaux je "+estas +kaj", gxi grandaparte eliminas trafojn, kiuj ne estas esperantaj tekstoj. Simple elprovu sercxante ekzemple je "mondo" (kiu povas esti kaj esperanta kaj itala vorto) kaj vi vidos kiom da ital-lingvaj trafoj gxi resendas. Kompreneble la sercx-rezulton cxiukaze oni poste devas ankoraux kontroli, sed la baza kritiko de Sergio (tro da fremdlingvaj trafoj) - ne plu - trafas. Ne perfekta, sed tre helpa laborilo. 1.2 Minimumo de trafoj (interpreto de statistikoj) Sergio en Tekstaro trovis "vipuro: 6 = 3 + 3; vipero: 1 = 1 + 0" (!?). Nu, bone, mi tie trovis vipuro 3, vipero 1, sed ne gravas. Statistike ambaux rezultoj estas sensignifaj, la korpuso (nur Monato kaj la rusa La Ondo) tro malgranda, la trafoj tiel malmultaj, ke la rezulto povas esti hazardo. Interpreto de statistikoj cxiam estas tikla afero, sed ke tio estas tro mallargxa bazo por iuj gxeneralaj konkludoj estas ekster dubo. 1.3 EBEA // http://www.esperantoland.org/ebea/ Sergio demandas: "Ĉu mi povas trovi tie ion plian ol la titolojn? En miaj antaŭaj serĉoj mi trovadis referencojn al paperaj eldonoj, kiujn mi ne havas, kaj kiuj plejparte ne penvaloras la klopodon trovi ilin." Nu, (mal-)bone. Li ne konas la tekstojn (kvankam li aliloke asertis tion), sed tamen scias, ke ne valoras legi ilin, cxar cxiukaze skribitaj de "idiotaj esperantologiistoj". Anstatauxe li "argumentas" per "estetika percepto" (t.e. persona gusto) kaj la (lauxaserte nuntempa) "modo post 'La bona lingvo' ". Se gusto kaj modo gravas, serioza diskuto kompreneble ne eblas, cxar "knaba gusto kun forto dauxras gxis la morto" (Z) kaj "pri gustoj oni disputi ne devas" (Z). Cxar svarmas la eraroj, tamen komento nur pri kelkaj 2. Enhavaj aspektoj "Ne estus problemo, se oni sisteme ŝanĝadus la falsajn -in je -en [en la F-to]. ... Sed la nuna [?!] situacio, kiun vi Istvan tiel ŝatas, similas la situacion kun la miksaj trafikreguloj." (Sergio) "Mia ideo, ne reformo, estas, ke ni devas klopodi teni Esperanton same simpla [!?] kaj senescepta [!??], kia ĝi estis en la Fundamento." (Corsetti) Fakto estas, ke la situacio neniam estis alia. En la Fundamento, t.e. en la UV de 1893 ni egale trovas muslin- (iu teksajxo), masxin- kaj rezin-, kie Z lasis la falsan parencon, apud delfen-, kie li malkohere sxangxis gxin al -en, kvankam senescepte cxiuj lingvoj, kiuj havas vorton surbaze de la scienc-latina Delphinidae, havas vorton kun -i-, kaj nur Esperanto kun -e- (ke aliaj lingvoj uzas tute aliajn formojn - ekz. svahila: pomboo - ne sxangxas tiun konstaton). La "miksaj trafikreguloj" estas Zamenhofaj, Fundamentaj kaj dekomencaj. Aserti aux insinui ion alian ("simpla", "senescepta", "origine nemiksita") povas nur homoj, kiuj ne bone konas la UV de la Fundamento aux konante gxin klopodas trompi. Nur rande: En UV 1893 Z tradukas vipur- rusen per ехидна kaj ne per "gad'uka", kiel Sergio informas pri la eble nuntempa vorto (?). En la Z-a vortaro Rusa-Internacia de 1889 (RE 1889, p. 47), sur kiu bazigxas UV 1893 ni kompreneble trovas ехидна viper': // http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100009&teil=0403&seite=00000047&zoom=1 Same en la samjara Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV 1889): viper' Viper: // http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100010&teil=0203&seite=00000072&zoom=1 Sed en UV 1893 surprize kaj neatendite vipur'. Surprize kaj neatendite pro tio, cxar UV 1893 estas preskaux identa kun MV 1889 kaj MV 1889 principe nenio alia ol mallongigata versio de RE 1889, vd. pli detale tie cxi: // http://www.ipernity.com/blog/37943/211819 kaj // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/210713. Do aux pres-eraro (pretervido) aux intensa sxangxo de vort-fara principo kaj pro tio de radiko. Kiel ajn, kohera la UV 1893, elkreskinte el RE 1889 tra MV 1889 en tre malfacilaj cirkonstancoj (rusa cenzuro) // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/213323 ne estas. Cxio cxi estas konata de jardekoj, sed ja estas pli facile bla-bla-i pri iuj nebulaj "ideoj" aux "argumenti" per persona gusto kaj modo. Nu, modoj venas kaj iras, precipe se ili estas tiel malbone bazitaj kiel la "bonlingvismo". Sed nun ek al gxarden', 'stas printemp'. Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Freitag, 30. April 2010 08:35 Betreff: Re: [revuloj] vipero / vipuro <- Persvadi --- On Fri, 30/4/10, Bernhard Pabst wrote: [...] > „Falsaj parencoj“ estas do vortoj, kies radikoj finiĝas same kiel > unu el la oficialaj sufiksoj de Esperanto kiel –in, -ul, -on, -op > ktp. kaj tiel teorie povas kaŭzi misanalizon. La problemo estas ne en eventuala miskompreno -- kvankam ankaŭ tiaj povas okazi -- sed en la estetika percepto. Min ĝenas ĉia tia falsa sufikso, kiel logika difekto, kiel grataĵo sur aŭto. Vi povas obĵeti, ke tia grataĵo neniom malhelpas veturadi; sed por mi tio estas malagrabla. Ekzemplo pri reala konfuzo estas la librotitolo "Viveroj", kio por ruslingvano estus tre tipa nomo de poezia kolekto (= "La momentoj de vivo"; ekzistas piana ciklo de Prokfjev kun simila titolo). Nu, necesas scii zoologion de sudaj landoj por kompreni, ke temas pri iuj ne tre simpatiaj bestetoj. > Sed bv. foje montri bildon de tiu mar-mamulo al iuj esperantistoj > kaj demandi ilin, kiel oni nomas la beston en Esperanto. Mi vetas, > ke via statistiko pri trafoj estos seniluziiga. Eĉ bonaj parolantoj > ofte hezitas, precipe se vi insistos „ĉu vi certas?“. Por ruslingvano "vipero" neniom pli klaras ol "vipuro" (la rusa vorto estas "gad'uka"). Via argumento estas tute maltrafa. > Neniu povas certi, sed nur pene lerni, ĉar kelkfoje Esperanto evitas > falsajn parencojn ekzemple per ŝanĝo al vokalo malsama de la etnaj > lingvoj (kiel ĉe delfeno), sed plej ofte ĝi simple allasas la > karambolon ofte pure teorian. Ne estus problemo, se oni sisteme ŝanĝadus la falsajn -in je -en. Ne estus problemo, se oni neniam oportunigus la vortojn (kvankam la problemo tamen restus pro plureco de la fontoj: ĉu "pordo" estas oportunigita franca "porte", aŭ la naturisma prunto el la itala?). Sed la nuna situacio, kiun vi Istvan tiel ŝatas, similas la situacion kun la miksaj trafikreguloj. Oni povus trafiki dekstre, kiel en la kontinenta Eŭropo; oni povis trafiki maldekstre, kiel en Britio; ambaŭ sistemoj estas koheraj kaj bone funkcias. Sed vi en via ĉiovoremo volas ion miksan, ekz-e ke la trafikiloj kun la numero para veturu dekstre, kaj ke la trafikiloj kun la numero nepara veturu maldekstre. Kompreneble tio malfaciligas la lingvon. "Vipuro" estas vorto fundamenta, kaj tial ĝi por ĉiam restos kun ni en Esperanto. "Vipero" prezentas nenian ajn avantaĝon. Estas plena idiotaĵo ke la Akademio, kiu ankoraŭ ne prilaboris milojn da vortoj multe pli gravaj kaj tutcerte aktualaj (kiel ekz-e "agnoski"), malŝparis sian tempon por fuŝi la lingvon per oficialigo de malnecesa balasto en formo de "vipero". Tio klare atestas la malkompetenton kaj stultecon de tiamaj esperantologiistoj, kiuj grandparte kunsidis en la tiama Akademio. -- Sergio
