Bernhard: > // http://www.esperantoland.org/ebea/
> Sergio demandas: "Ĉu mi povas trovi tie ion plian ol la titolojn? En > miaj antaŭaj serĉoj mi trovadis referencojn al paperaj eldonoj, > kiujn mi ne havas, kaj kiuj plejparte ne penvaloras la klopodon > trovi ilin." > Nu, (mal-)bone. Li ne konas la tekstojn (kvankam li aliloke asertis > tion), Iujn tekstojn mi konas. Aliajn mi ne konas. ... ----- Akademiano Sergio Pokrovskij precipe ecx ne uzas (cxu ne havas?) la libroforman eldonon de la Fundamento: Zamenhof, Ludwik L. Fundamento de Esperanto / L. L. Zamenhof. Kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A. Albault. 11-a eldono Pisa: Edistudio 2007, 355 p. ISBN 978-88-7036-077-6 - (10-a eld. Pisa 1991, 9-a eld. Marmande 1963). Sur p. 343 la iama prezidanto de la Akademio André Albault prezentas la demandeton pri -ero aux -uro. Cxu mi nun devas tede kopii por Akademiano ecx klarigojn el la libro "Fundamento de Esperanto"? Unurigarde oni tie vidas, ke vipero i.a. ankaux trovigxas en la 1-a eld. de la UV de 1893 (sur la kovrilo 1894), // http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100084&teil=0203&seite=00000049&zoom=1 (vipuro nur ek de la 2-a eld. 1898 - legu mian hierauxan mesagxon "Sed en UV 189*8* surprize kaj neatendite vipur'...) ke ekzistas Lingva Respondo n-ro 45 pri gxi (Marmande 1962) // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7935866 (ne en http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm, kiu estas nur la eldono de 1925/1927) ktp. ktp. Sxajne nek Akademiano (Ak.) Pokrovskij konas (aux almenaux ne uzas) sian cxefan laborilon, nek Ak. Corsetti, nek Ak. Wennergren (kiu almenaux tuj, ecx se malprecise, atentigis, ke vipero estas Zamenhofa). Ak. Dasxgupto, kiu foje minusklas en tiu forumo, silentis. Neuzata la libro-forma Fundamento ankaux de Ak-prez John Wells // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/165076 Kia bela lingva "elito", kiu "konservas kaj protektas la principojn" de nia Fundamento - sxajne sen troa kono de gxia enhavo, ekesto kaj tiklaj punktoj. Bernhard
