2010/4/29 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Aliflanke, en la Tekstaro, kie oni elektis tekstojn iom bonkvalitajn
> tutcerte esperantlingvajn, vipuro donas 33 trafojn kaj vipero, 14.
>
> Interese, la Tekstaro atribuas al Kabe la uzadon de "vipero".  Tio
> estas iom surpriza por epoko kiam regis UV kun la fundamenta _vipuro_.
> Alia fonto:
> http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0003/la_faraono.txt
> donas por ĉiuj ĉi tiuj okazoj la formon "vipuro".
>
> Estus interese kontroli, kio apartenas al Kabe kaj kio al editoroj.

Tiurilate, mi iam eksciis (komparante inter FK en tekstaro.com kaj en
papera versio) ke estas eldonoj de Fundamenta Krestomatio kun "viper"
kaj aliaj kun "vipur", evidente pro redaktoj inter eldonoj.

amike,
russ

Rispondere a