On 06.05.10 03:47, Sergio Pokrovskij wrote:

> Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj
> germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en unudimensia
> spaco. Kaj min surprizas la interpreto de "direkto" en la rimarko ĉe
> "sencumo":

Tiu rimarko surprizis min, ĉar mi estas anglalingvano kaj mi konas tiun 
signifon de "sense" nur pere de la franca. Ekzemple dir ke "The traffic 
flows in one sense only" (La trafiko moviĝas nur unusence), kvankam tute 
bone en la franca, estas por mi absurdaĵo.

Sed mi trovis ĉe dictionary.com la 18-an el 18 difinoj de "sense":

18. Mathematics. one of two opposite directions in which a vector may point.

Kaj tio surprizis min eĉ pli, ĉar mi mem studis matematikon (kvankam mi 
neniam estis profesiulo en tiu fako, ĉar mia vivo kondukis min 
alidirekten ol mi planis). Tamen, mi ne aparte studis vektorojn, kaj en 
la kursoj en kiuj mi ja studis ilin, mi neniam studis unu-dimensiajn, 
nur du- kaj tri-dimensiajn.

Do mi estas denaska anglalingvano kaj eĉ matematikulo kaj ĝis nun mi ne 
sciis ke oni eĉ povas uzi tiun vorton tiusignife en la angla.

Do almenaŭ en unu el la UV-lingvoj je kiu la problemo estiĝis, ĝi estas 
tiel faka, kaj tiel specifa eĉ en la faka uzo, ke iama studinto de la 
fako ne konas ĝin.

Kaj mi trovas nek "senco" nek "sencumo" en la oklingva matematika 
vortaro de Marc, do eble li pensas ke ĝi ne estas utila en Esperanto, aŭ 
eble la ĉiutaga signifo en la franca tiel kongruas kun la matematika 
nocio ke li ne opiniis ĝin inkluzivenda. (Aŭ eble li havis iun alian 
kialon.)

Rispondere a