--- On Thu, 6/5/10, Marc Bavant wrote:
> Sergio:
[...]
>>Mi plene konsentas kun la kritiko de tiasenca (!) misuzo de la vorto
>>"senco"; mi konsentas, ke la uzo de "sencumo" almenaŭ avertas
>>personon kies lingvo ne havas tian difekton, ke temas pri signifo
>>diferenca disde la normala signifo de "senco"; sed min surprizas la
>>stranga aserto ke "rekto havas nur unu direkton".
> La citita frazo referencas al la signifo "direkto de afina spaco",
> t.e. la vektorspaco de gxiaj translacioj. Kaj jes, laux tiu difino,
> afina spaco (kiom-ajn-dimensia) havas nur unu direkton.
Hm. Kiel do naiva leganto (kiel mi) komprenu, ke ial vi parolas pri
la rekto kiel pri afina spaco?
Due, se estas tiel, tiam ŝajnas al mi, ke vi komparas la molan kun la
varma. Diri de la sencumoj estas du, dum direkto estas unu, eblas se
ili estas entute kompareblaj, eble kiel nocio kaj subnocio. Sed se
unu estas vektorspaco, dum la alia estas ... normallingva direkto,
estas kiel kompari idealojn matematikajn kun idealoj sociaj. Mi
supozas, ke la latinida apartigo de "sencumo", kiu por la
latinidlingvanoj estas termino ne nur matematika, sed ankaŭ
komunlingva, aperis pli frue ol oni elpensis la afinajn spacojn, kaj
havas aliajn motivojn, ol la kontrastigo kun la perversigita uzo de
"direkto".
Trie, eĉ se tiel, la termino "direkto" ŝajnas al mi tro malsprita
paŭsaĵo de jam origine fuŝa ideo. Ja ne temas pri normalsenca
"direkto".
Kvare, mi dubas ke tiom teĥnika helptermino meritas tian grandan
lokon. Estas mute da manieroj difini la afinajn spacojn, kaj la de vi
uzita estas nur unu el ili. Eble en Francio tia difino ĝuas
monopolon kiel la sole rekomendinda; sed por mi ĝi ne estas tia. La
artikolo franca pri "afina spaco" jes enkondukas la terminon
"direction" por la de vi uzata senco; tamen la respondaj artikoloj
angla, rusa, germana ne entenas la terminojn "direction",
"направляющ*", "Richtung". Estas apartaĵo de la franca eduksistemo
(kaj eble de la latinidlingvaj eduksistemoj kiuj ĝin imitas). Ĝi ne
estas samnivela kiel la kernaj kaj efektive internaciaj konceptoj.
[...]
> Mi ne pretendis ampleksigi cxiujn signifojn de la nacilingvaj "sens"
> kaj "direction". Mi ne havus problemon por paroli pri "unudirekta
> vojo", "direkto de nordo", aux eventuale "direkto de neegalajxo".
Bone. Tio tamen faras "senc(um)o"n malnecesa redundaĵo.
> Sed direkto de afina spaco estas aparta faka nocio.
Se ĝi iom gravas, endus trovi malpli fuŝan terminon, kiu ne kripligu
la mensojn de la lernantoj. Sed fakte mi opinias ĝin malbone
elpensita apartaĵo de iu el multaj skoloj, kiu ne meritas apartan
lokon en ReVo. En la ege pli ampleksa Vikipedio anglalingva mi
trovas nek "direction of affine space", nek la koncernan signifon en
la _disambiguation page_ por "direction"
> Cxu ni ne jam abunde pridiskutis la temon?
Ni pridiskutis -- tamen sen atingi interkomprenon.
--
Sergio