Mireja:

> > [...]. Povas esti, ke "direkto de
> > neegalajxo" estas pli bona.
>
>Laŭ mi ĝi ne estas pli bona ol "senco de neegalaĵo".
>Oni devas elturniĝi sen uzi "direkto" sen uzi "sencumo".
>"inversigi" kaj "inversigo" estas miaopinie atentindaj.

Sed gravas koni la uzadon de la antauxuloj. Cxe Werner ni trovas

2978    renversig^i (senco de neegalaj^o) - obracet se (smysl nerovnosti) - 
sich umkehren (Sinn einer Ungleichung)

Mi do preferas ne cxikani pri "senco".

>Ili eĉ povas utili ambaŭkaze, tiel estas kaze de konservo de la rilata
>signo kaj kaze de la ŝanĝo de la rilata signo.
>
>Alia rimarko ĉu "a ≤ b" estas neegalaĵo aŭ estas unu el la kvar 
>malegalaĵoj?
>Pro la fakto ka eblas "a = b" estas ĝena diri ke "a ≤ b" estas neegalaĵo.

Mi ne konas la diferencon inter neegalajxo kaj malegalajxo kaj ne vidas 
fortan bezonon enkonduki nuancon.

Kore,

Marc



Rispondere a