Atentu Marc: vi miskopiis el mia skribo, permesu ke mi aldonu la mankantan parton:
>> La komparaĵo "x≤12" implicas la komparaĵon "x_<y" kun ajna valoro de y_ >> pli granda ol 12. >> Buŝe estus: >> La komparaĵo "x ne pli granda ol 12" implicas la komparaĵon x malpli >> granda ol y kun ajna valoro de y pli granda ol 12. >> Hm! hm! Bonŝance estas ke mi instruis matematikon en la franca lingvo >> kaj ne en Esperanto :-) (ŝerceme)... >> Nu, tiu ideo de "komparaĵo" estas atentinda, ĉu ne? > Sxajne jes, sed ne ni elpensas la lingvon... > Marc Fakuloj el diversaj landoj devas elpensi la fakajn lingvaĵojn de Esperanto por trovi interkonsento. Miaopinie sur fakaj terenoj la lingvo ne ankoraŭ maturiĝis. Certe vi faris gravan laboron pri matematikaĵoj, mi gratulas vin! Ĉar mi vivas en Francio estas al mi facile akcepti vian laboron sed mi ne scias kiom samfacile alilandanoj ĝin komprenas. Kore kaj esperantiste salutas samlandanino Mireja
