Mireja:
> >>> [...]. Povas esti, ke "direkto de
> >>> neegalajxo" estas pli bona.
>
> >> Laŭ mi ĝi ne estas pli bona ol "senco de neegalaĵo".
> >> Oni devas elturniĝi sen uzi "direkto" sen uzi "sencumo".
> >> "inversigi" kaj "inversigo" estas miaopinie atentindaj.
>
> > Sed gravas koni la uzadon de la antauxuloj. Cxe Werner ni trovas
>
> > 2978 renversig^i (senco de neegalaj^o) - obracet se (smysl nerovnosti) -
> > sich umkehren (Sinn einer Ungleichung)
>
> > Mi do preferas ne cxikani pri "senco".
>
> Kutime, fronte al lingva problemeto, mi preferas mem pensi pri la afero,
> tiel ne influas min la maniero kiel aliaj elturniĝis.

Tio estas bona ekzerco, sed la lingvo jam ekzistas. Se ni neniam uzus la 
lingvajn kreitajxojn de aliaj, nin supozeble neniu komprenus.

> Do mi proponis "inversigi" sen esplori en matematikaj terminaroj.
>
> La elekton de la verbo "renversi" prefere al "inversigi" subtenas la
> fakto ke jam aparte sencas en matematiko la vorto "inverso" kies senco
> tre foras de la komuna nefaka.
> Tamen, aliflanke, ankaŭ "renversi" plursencas kaj "renversi malegalaĵon"
> estas tre komika por nefakulo, kvazaŭ oni ĵetu la ne simpatian malegalaĵon.

Tiusence "renversi" signifas "meti la supron malsupren", ne "faligi".

> Mi kuraĝas doni mian opinion:
> en Eo ne devus esti la matematika termino "inverso de iu " en la senco
> ke per multiplikado de iu per ĝia inverso la rezulto estas la neŭtra
> elemento.

Vi rajtas uzi "neuxtriganto", se "inverso" aux "kontrauxegalo" ne placxas al 
vi, sed kio fundamentas vian opinion? 

>
> Kaj la matematika esprimo "inversigo de matrico" por nefakulo estas
> katastrofe misgvida. Oni povas pensi ke temas pri la inversigo de ĉiuj
> (i,j)-oj al (j,i)-oj do simpla intersanĝo inter horizontaloj kaj vertikaloj.
> Mi ne scias kiel oni plibone povus nomi la "matematikaj inversoj", mi ne
> pripensis la aferon.

Por nefakulo misgvidaj estas preskaux cxiuj terminoj: oni la faka signifo estas 
unu inter pluraj, kaj neeviteble li provos kompreni uzante la malgxustajn, aux 
ekzistas nur faka signifo kaj li uzos idean asocion por provi interpreti gxin. 

>
> >> Ili (inversigo kaj inversigi) eĉ povas utili ambaŭkaze, tiel estas kaze de 
> >> konservo de la rilata
> >> signo kaj kaze de la ŝanĝo de la rilata signo.
>
> >> Alia rimarko ĉu "a ≤ b" estas neegalaĵo aŭ estas unu el la kvar
> >> malegalaĵoj?
> >> Pro la fakto ka eblas "a = b" estas ĝena diri ke "a ≤ b" estas neegalaĵo.
>
> > Mi ne konas la diferencon inter neegalajxo kaj malegalajxo kaj ne vidas
> > fortan bezonon enkonduki nuancon.
>
> Mi ĵus esploris ĉe la paĝaro de Sergio, en
> http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/BIB.html#EKV
>
> kaj observas ke Sergio proponis "kompar·aĵ·o" do ŝajnas ke mi ne estas
> la sola kiun "neegalaĵo" kaj ankaŭ "malegalaĵo" ĝenas ;-).
>
> La komparaĵo "4+3< 3+5" ( buŝe: la komparaĵo kvar plus tri malpli ol tri
> plus kvin) estas esperante facile komprenebla sed hodiaŭ kiu kuraĝus
> tiel diri?
> Alia provo:
> La komparaĵo "x≤12" implicas la komparaĵon "x
> pli granda ol 12.
> Buŝe estus:
> La komparaĵo "x ne pli granda ol 12" implicas la komparaĵon x malpli
> granda ol y kun ajna valoro de y pli granda ol 12.
> Hm! hm! Bonŝance estas ke mi instruis matematikon en la franca lingvo
> kaj ne en Esperanto :-) (ŝerceme)...
> Nu, tiu ideo de "komparaĵo" estas atentinda, ĉu ne?

Sxajne jes, sed ne ni elpensas la lingvon...

Kore,

Marc


Rispondere a