>>> [...]. Povas esti, ke "direkto de
>>> neegalajxo" estas pli bona.

>> Laŭ mi ĝi ne estas pli bona ol "senco de neegalaĵo".
>> Oni devas elturniĝi sen uzi "direkto" sen uzi "sencumo".
>> "inversigi" kaj "inversigo" estas miaopinie atentindaj.

> Sed gravas koni la uzadon de la antauxuloj. Cxe Werner ni trovas

> 2978    renversig^i (senco de neegalaj^o) - obracet se (smysl nerovnosti) -
> sich umkehren (Sinn einer Ungleichung)

> Mi do preferas ne cxikani pri "senco".

Kutime, fronte al lingva problemeto, mi preferas mem pensi pri la afero, 
tiel ne influas min la maniero kiel aliaj elturniĝis.
Do mi proponis "inversigi" sen esplori en matematikaj terminaroj.

La elekton de la verbo "renversi" prefere al "inversigi" subtenas la 
fakto ke jam aparte sencas en matematiko la vorto "inverso" kies senco 
tre foras de la komuna nefaka.
Tamen, aliflanke, ankaŭ "renversi" plursencas kaj "renversi malegalaĵon" 
estas tre komika por nefakulo, kvazaŭ oni ĵetu la ne simpatian malegalaĵon.

Mi kuraĝas doni mian opinion:
en Eo ne devus esti la matematika termino "inverso de iu " en la senco 
ke per multiplikado de iu per ĝia inverso la rezulto estas la neŭtra 
elemento.

Kaj la matematika esprimo "inversigo de matrico" por nefakulo estas 
katastrofe misgvida. Oni povas pensi ke temas pri la inversigo de ĉiuj 
(i,j)-oj al (j,i)-oj do simpla intersanĝo inter horizontaloj kaj vertikaloj.
Mi ne scias kiel oni plibone povus nomi la "matematikaj inversoj", mi ne 
pripensis la aferon.

>> Ili (inversigo kaj inversigi) eĉ povas utili ambaŭkaze, tiel estas kaze de 
>> konservo de la rilata
>> signo kaj kaze de la ŝanĝo de la rilata signo.

>> Alia rimarko ĉu "a ≤ b" estas neegalaĵo aŭ estas unu el la kvar
>> malegalaĵoj?
>> Pro la fakto ka eblas "a = b" estas ĝena diri ke "a ≤ b" estas neegalaĵo.

> Mi ne konas la diferencon inter neegalajxo kaj malegalajxo kaj ne vidas
> fortan bezonon enkonduki nuancon.

Mi ĵus esploris ĉe la paĝaro de Sergio, en
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/BIB.html#EKV
<http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/BIB.html#EKV>
kaj observas ke Sergio proponis "kompar·aĵ·o" do ŝajnas ke mi ne estas 
la sola kiun "neegalaĵo" kaj ankaŭ "malegalaĵo" ĝenas ;-).

La komparaĵo "4+3< 3+5" ( buŝe: la komparaĵo kvar plus tri malpli ol tri 
plus kvin) estas esperante facile komprenebla sed hodiaŭ kiu kuraĝus 
tiel diri?
Alia provo:
La komparaĵo "x≤12" implicas la komparaĵon "x<y" kun ajna valoro de y 
pli granda ol 12.
Buŝe estus:
La komparaĵo "x ne pli granda ol 12" implicas la komparaĵon x malpli 
granda ol y kun ajna valoro de y pli granda ol 12.
Hm! hm! Bonŝance estas ke mi instruis matematikon en la franca lingvo 
kaj ne en Esperanto :-) (ŝerceme)...
Nu, tiu ideo de "komparaĵo" estas atentinda, ĉu ne?

Oni povas fari la teston anstataŭigi la vorton "komparaĵo" per la vorto 
"neegalaĵo" kaj poste per "malegalaĵo" kaj buŝe diri...la perbuŝa testo 
pli validas ol la perteksta.
Mireja
PS:
Espereble ke mi ne sonĝos al kursoj pri matematikaĵoj en Esperanto ;-)





Rispondere a