Sergio: > > Se mi bone komprenas tiun objxeton, por anglo, franco kaj germano > >"norden" kaj "suden" estas unu sama direkto (la meridiano); "supren" > >kaj "malsupren" ankaux estus unu sama direkto (la vertikalo); simile > >pri "okcidenten" kaj "orienten", "maldekstren" kaj "dekstren" ktp. Cxu > >efektive tiel absurde estas en la okcidenta matematiko?
Jes. Oni cxiam instruis tion al mi. En la normala vivo mi neniam dirus, ke sudo kaj nordo estas unu sama direkto. Sed en la matematika kaj fizika itala faklingvo estas gxuste tiel. Vektoron priskribas la tri jenaj ecoj: modulo (t.e. "longo", se paroli pri vektoro en la kutima tridimensia spaco), direkto (t.e. kiu rekto gxin inkluzivas), kaj sencumo (cxu pozitiva aux malpozitiva). Amike, -- Fabio
