Mallonga respondo (tempo mankas):

Pri la "nur-franceco" de la nocio direkto, rigardu:

         
http://books.google.com/books?id=n2g-x1OIbvYC&pg=SA65-PA2&lpg=SA65-PA2&dq=direction+affine+subspace&source=bl&ots=1ZXm11gX0N&sig=Aqs1uf9rV1UedokgElme9W7zAgw&hl=en&ei=M8_iS5vJOuLesAbEv6gh&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=9&ved=0CDcQ6AEwCA

> > Cxu ni ne jam abunde pridiskutis la temon?
>
>Ni pridiskutis -- tamen sen atingi interkomprenon.

Mi celis, ke jam antaux multe da tempo ni supozeble pridiskutis la temon. 
Sxajnas, ke ni nun atingis perfektan interkomprenon, sed eble ne 
interkonsenton.

Kore,

Marc

---------------------

At 06/05/2010 15:56, you wrote:

>--- On Thu, 6/5/10, Marc Bavant wrote:
>
> > Sergio:
>[...]
>
> >>Mi plene konsentas kun la kritiko de tiasenca (!) misuzo de la vorto
> >>"senco"; mi konsentas, ke la uzo de "sencumo" almenaÅ­ avertas
> >>personon kies lingvo ne havas tian difekton, ke temas pri signifo
> >>diferenca disde la normala signifo de "senco"; sed min surprizas la
> >>stranga aserto ke "rekto havas nur unu direkton".
>
> > La citita frazo referencas al la signifo "direkto de afina spaco",
> > t.e. la vektorspaco de gxiaj translacioj. Kaj jes, laux tiu difino,
> > afina spaco (kiom-ajn-dimensia) havas nur unu direkton.
>
>Hm.  Kiel do naiva leganto (kiel mi) komprenu, ke ial vi parolas pri
>la rekto kiel pri afina spaco?
>
>Due, se estas tiel, tiam ŝajnas al mi, ke vi komparas la molan kun la
>varma.  Diri de la sencumoj estas du, dum direkto estas unu, eblas se
>ili estas entute kompareblaj, eble kiel nocio kaj subnocio.  Sed se
>unu estas vektorspaco, dum la alia estas ... normallingva direkto,
>estas kiel kompari idealojn matematikajn kun idealoj sociaj.  Mi
>supozas, ke la latinida apartigo de "sencumo", kiu por la
>latinidlingvanoj estas termino ne nur matematika, sed ankaÅ­
>komunlingva, aperis pli frue ol oni elpensis la afinajn spacojn, kaj
>havas aliajn motivojn, ol la kontrastigo kun la perversigita uzo de
>"direkto".
>
>Trie, eĉ se tiel, la termino "direkto" ŝajnas al mi tro malsprita
>paŭsaĵo de jam origine fuŝa ideo.  Ja ne temas pri normalsenca
>"direkto".
>
>Kvare, mi dubas ke tiom teĥnika helptermino meritas tian grandan
>lokon.  Estas mute da manieroj difini la afinajn spacojn, kaj la de vi
>uzita estas nur unu el ili.  Eble en Francio tia difino ĝuas
>monopolon kiel la sole rekomendinda; sed por mi ĝi ne estas tia.  La
>artikolo franca pri "afina spaco" jes enkondukas la terminon
>"direction" por la de vi uzata senco; tamen la respondaj artikoloj
>angla, rusa, germana ne entenas la terminojn "direction",
>"направляющ*", "Richtung".  Estas apartaĵo de la franca eduksistemo
>(kaj eble de la latinidlingvaj eduksistemoj kiuj ĝin imitas).  Ĝi ne
>estas samnivela kiel la kernaj kaj efektive internaciaj konceptoj.
>
>[...]
>
> > Mi ne pretendis ampleksigi cxiujn signifojn de la nacilingvaj "sens"
> > kaj "direction". Mi ne havus problemon por paroli pri "unudirekta
> > vojo", "direkto de nordo", aux eventuale "direkto de neegalajxo".
>
>Bone.  Tio tamen faras "senc(um)o"n malnecesa redundaĵo.
>
> > Sed direkto de afina spaco estas aparta faka nocio.
>
>Se ĝi iom gravas, endus trovi malpli fuŝan terminon, kiu ne kripligu
>la mensojn de la lernantoj.  Sed fakte mi opinias ĝin malbone
>elpensita apartaĵo de iu el multaj skoloj, kiu ne meritas apartan
>lokon en ReVo.  En la ege pli ampleksa Vikipedio anglalingva mi
>trovas nek "direction of affine space", nek la koncernan signifon en
>la _disambiguation page_ por "direction"
>
> > Cxu ni ne jam abunde pridiskutis la temon?
>
>Ni pridiskutis -- tamen sen atingi interkomprenon.
>
>--
>Sergio
>
>
>
>
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a