--- On Thu, 6/5/10, mireille corobu wrote:
[...]
>> Pli matematikece estus resti ĉe la sama rilato, kiel en la rusa citaĵo
>> ĉi-supra ĉe la sama rilato -- tio minimumigas la premisojn, kaj ne
>> dependas je la grafika formo de la simboloj. Tio estas,
>> Malpli(a, b) => Malpli(-b, -a)
> ???? Tie mi ne komprenas "Malpli"
Mi provis prezenti la aferon pli ĝenerale, evitante la arbitrecon de
la grafika formo de la rilatosimboloj. Kompreneble, la simetrio de <
kaj > ne estas hazardo, kaj ĝuste ĝi ebligas diri, ke oni simple
"turnas" la simbolon. Tio estas oportuna, facile komprenebla -- tamen
tio prezentas tiun danĝeron, ke la lernantoj eble fetiĉigos la
grafikan formon. Tial pli sobra kaj universala skribo funkcia estas
pli rigora.
"Malpli" estas mia porokaza simbolo por la rilato "malpli granda ol":
a < b == Malpli(a, b)
Mi ĝin enkondukis nur la celoj de mia afiŝo, tio ne estas ia normo aŭ
ĝeneralcela propono. Samkiel se mi dirus "Estu a, b du reeloj".
--
Sergio