Ok! antaux plia antaueniro mi devas notigi, ke la parto 'graphy' cxi-tie ne nur 
temas bildo, blidigo aux fotografiado. Gxi ankaux povas esti prezentado. Anakux 
bonvole notu, ke trovi (aux fari) nur unu vorton (eble kombinita de partoj) 
estas preferinda cxar gxi pli simple aldonigxas al aliaj partoj por signifi 
diversajn formojn de tavol-prezento ekzemple cifereca iksradi-tavol-prezento 
por la angla 'computer-assisted tomography' aux nuklea resonanca tavol-prezento 
por 'Magnetic Resonance Tomography' aux tavol-prezento per elsendo de pozitrono 
por PET. Sed bedaurinde tiuj esprimoj plu ne estos rekoneblaj per sciencitoj 
kiuj konas CT-scan, PET kaj MRI.

amike,
/behrouz





________________________________
De : Vastalto <[email protected]>
À : [email protected]
Envoyé le : Mar 18 mai 2010, 10h 50min 25s
Objet : Re: [revuloj] Aldoni la vorton 'tomografio'

  
Saluton!

Teodoro Sankaro <[email protected]> skribis:
>Sed tiel ja estas en nacilingvoj! Ĉiam estas fakaj terminoj, kaj fakaj 
>difinoj de komunaj terminoj. Tute ne temus pri apartaj Esperantoj, sed 
>pri ĵargono (nu, ĵargonoj) ene de unu sola Esperanto.

Ne nepre cxiam.  En la japana oni (fakuloj kaj nefakuloj) diras "dansoo-
sacuei" por tomografio.  Gxi signifas pli-malpli "sekcita tavolo-
fotografado".

Vastalto

 


      

Rispondere a