--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:

> Certe, se oni estas komencanto oni ne pensu ke oni povas legi 
> malfacilajn verkojn, sed ju malpli leganto devas uzi vortaron, des pli 
> Esperanto fukcias kiel natura lingvo

La bezon-ofteco konsulti vortaron estas influata ankau de la fakto ke Espo ne 
chirkauas nin same chiokovre kiel niaj mediaj lingvoj. Ekz. nia doktoro ne 
klarigas al ni Espe kiel chesigi singultadon de bebo, kaj sur la plasta sako da 
tukpinchiloj achetita en chiovendejo ne estas skribita Espe "50 tukpinchiloj".

Do, mi ne facilanime formulus la aserton "ju malpli leganto devas uzi vortaron, 
des pli Esperanto fukcias kiel natura lingvo". Se leganto lernanta Espon malpli 
uzas vortaron ol leganto je sama nivelo de lingvoscio alilingva, tion povas 
kauzi la pli granda kaj pli logika analizebleco de Espaj vortostrukturoj kaj 
frazostrukturoj ol okazas en plejparto de aliaj lingvoj lernataj.

amike, kun sabatmatena babilemo
Istvan

Rispondere a