On 18.05.10 16:50, Vastalto wrote: > Teodoro Sankaro <[email protected] > >Sed tiel ja estas en nacilingvoj! Ĉiam estas fakaj terminoj, kaj fakaj > >difinoj de komunaj terminoj. Tute ne temus pri apartaj Esperantoj, sed > >pri ĵargono (nu, ĵargonoj) ene de unu sola Esperanto. > > Ne nepre cxiam. En la japana oni (fakuloj kaj nefakuloj) diras "dansoo- > sacuei" por tomografio. Gxi signifas pli-malpli "sekcita tavolo- > fotografado".
Kiam mi diris "ĉiam" mi ne volis diri "por ĉiu termino", sed "en ĉiu lingvo". Eĉ en la japana mi vetus ke ekzistas fakaj terminoj kiuj ne estas uzataj en la komuna lingvo. Eĉ en la finna, kiu emas (pli ol eŭropaj lingvoj ĝenerale almenaŭ) ne alpreni, tio okazas. Ekzistas "sivistyssanakirja" (= civilizvortaro), kiu "tradukas" fakajn vorton komunlingven. Jen ekzemplo: http://www.cs.tut.fi/~jkorpela/siv/laaja.html tomografia (lääketieteellinen tms.) kerroskuvaus La vorto "kerros" signifas "tavolo" aŭ "etaĝo", kaj "kuvaus" sginifas "bildigo", do "tavolbildigo". En la finna vikipedio, serĉo je "kerroskuvaus" trovas "radiologia" ("radiologio"), kie troviĝas du alineoj pri cifereca tomografio. La vorto "tomografia" aperas trifoje, kaj la vorto "kerroskuvaus" ankaŭ aperas trifoje. Do mi ne scias kiun vere uzas fakuloj. Interese, la finnaj vortoj por "fotografaĵo/foto" kaj "fotografio/fotografarto" estas "valokuva" kaj "valokuvaus", laŭvorte "lumbildo" kaj "lumbildigo" (do laŭvortaj tradukoj el la grekaj radikoj). Sed "limbildo" jam havas alian signifon en Esperanto. Kaj tial ni iafoje bezonas novajn radikojn: "lumbildo" povus esti laŭradike pluraj aferoj; same "tavolbildo". Sed "fotografo" kaj "tomografio" ne. Ili havas specifajn signifojn.
