Kurt Fischer skribis: > Via supozo proksimas al tiu de Sofia, kiu sentas ke ĉiam estas eterne.
Cxu gxi proksimas? :) Eble... tamen... Mireja: > > La somero "ĉiam pli" proksimiĝas: > > Sen kunteksto mi komprenas ke en komparado sur pluraj jaroj la printempo > > malpli senteblas, la printempa daŭro malpliiĝas. > > > > La somero "pli kaj pli" proksimiĝas: > > Sen kunteksto mi komprenas ke nun iu konstatas ke senteblas someraj > > premisoj. > > > > Do la ĉefa diferenco al mi estas ke "ĉiam pli" komparas sur longa > > periodo dum "pli kaj pli" sur mallonga. > > > > Alia ekzemplo: > > Li ĉiam pli vojaĝas (dum siaj someraj feritagoj) > > Li pli kaj pli vojaĝas (dum sia nuna foresto) Laux mia vidpunkto... Jocxjo cxiam pli kreskas... signifas ke Jocxjo estas giganto (t.e. li estas trafita de tiu malsano kiun, ekzemple, havis Primo Carnera). Jocxjo pli kaj pli kreskas... signifas ke Jocxjo (knabo) estas igxante plekreskulo. Tio estas malsama de la ekzemplo de Mireja. :) Se vi legis la frazojn de Mireja pri "vojagxoj" laux tiu vidpunkto... la "unua" (cxiam pli) vojagxanto igxos, hodiaux aux morgaux, kiel iu kuranta "Forrest Gump" :) Gxis :) Antonio Codazzi
