Mi konsentas kun Sergio.
Mireja
>> 2010/6/1 Sergio Pokrovskij:
>
>>> Kiom mi komprenas, "magaraŭ" ne celas diojn. Ĝi signifas proksimume
>>> "I wish + subj", tamen sen la malreala nuanco.
>
>> Min konfuzas, kial ne eblas esprimi tiajn aferojn jam kun oftuzataj
>> konataj vortoj en Esperanto. Mi ne komprenas la senton de bezono por
>> ia "magaraŭ", kiu estas mistera kaj nenecesa koncepto al mi.
>
> La propono estis en formo duonŝerca, kaj en ĝia nuna formo la afero ne
> estas matura. Mi devas konfesi, ke mi ne trovas klaran kaj
> senriproĉan manieron esprimi la celatan sencon (se mi bone ĝin
> komprenis) en la klasika Esperanto.
>
>> En la originala mencio pri "magaraŭ" en la diskuto, mi ne povis
>> kompreni ĉu temas pri vera peto al dio aŭ ne.
>
> Kiom mi komprenas, "Dio" en tiaj frazoj estas nur parolfiguro. La
> frazoj estas idiomaĵoj.
>
>> Ambaŭkaze, ŝajnas sufiĉe facile diri ion kiel "Dio donu al vi
>> sukceson! Dio donu al vi feliĉon! Dio donu al vi bonŝancon! Dio
>> benu vin! ktp" aux "Vi havu sukceson! Feliĉon al vi! Bonŝancon al
>> vi! ktp" aŭ simple "Sukceson! Feliĉon! Bonŝancon! ktp", laŭdezire.
>
> Ne. Neniu el ili esprimas la celatan sencon. Kaj -- iom surprize por
> mi -- mi ne trovas manieron esprimi tion en la angla. Nur por la malo
> mi trovas "God forbid!" -- "à Dieu ne plaise, Dieu nous en garde!" --
> "Gott bewahre!" (sed nenion por la pozitiva rusa "дай бог!"). Viaj
> proponoj estas same maltrafaj, kiel provo esprimi "God forbid!" per
> "God damn!"
>
>> Kian valoron aldonus "magaraŭ" al tiuj esprimoj? Ĉu simple, ke tiam
>> ili sonus pli kiel italaj frazoj? :)
>
>> Ĉu mi miskomprenas ion?
>
> Al mi ŝajnas, ke jes.