--- On Tue, 1/6/10, Russ Williams wrote:
> 2010/6/1 Sergio Pokrovskij:
>> Kiom mi komprenas, "magaraŭ" ne celas diojn. Ĝi signifas proksimume
>> "I wish + subj", tamen sen la malreala nuanco.
> Min konfuzas, kial ne eblas esprimi tiajn aferojn jam kun oftuzataj
> konataj vortoj en Esperanto. Mi ne komprenas la senton de bezono por
> ia "magaraŭ", kiu estas mistera kaj nenecesa koncepto al mi.
La propono estis en formo duonŝerca, kaj en ĝia nuna formo la afero ne
estas matura. Mi devas konfesi, ke mi ne trovas klaran kaj
senriproĉan manieron esprimi la celatan sencon (se mi bone ĝin
komprenis) en la klasika Esperanto.
> En la originala mencio pri "magaraŭ" en la diskuto, mi ne povis
> kompreni ĉu temas pri vera peto al dio aŭ ne.
Kiom mi komprenas, "Dio" en tiaj frazoj estas nur parolfiguro. La
frazoj estas idiomaĵoj.
> Ambaŭkaze, ŝajnas sufiĉe facile diri ion kiel "Dio donu al vi
> sukceson! Dio donu al vi feliĉon! Dio donu al vi bonŝancon! Dio
> benu vin! ktp" aux "Vi havu sukceson! Feliĉon al vi! Bonŝancon al
> vi! ktp" aŭ simple "Sukceson! Feliĉon! Bonŝancon! ktp", laŭdezire.
Ne. Neniu el ili esprimas la celatan sencon. Kaj -- iom surprize por
mi -- mi ne trovas manieron esprimi tion en la angla. Nur por la malo
mi trovas "God forbid!" -- "à Dieu ne plaise, Dieu nous en garde!" --
"Gott bewahre!" (sed nenion por la pozitiva rusa "дай бог!"). Viaj
proponoj estas same maltrafaj, kiel provo esprimi "God forbid!" per
"God damn!"
> Kian valoron aldonus "magaraŭ" al tiuj esprimoj? Ĉu simple, ke tiam
> ili sonus pli kiel italaj frazoj? :)
> Ĉu mi miskomprenas ion?
Al mi ŝajnas, ke jes.
--
Sergio