Mi absolute samopinias pri "surbicikli", sed Vi skribis "surbicikligi". Erare, 
do.

amike
Istvan Ertl

--- In [email protected], Russ Williams <cxiomor...@...> wrote:
>
> 2010/2/24 pistike65 <istvan.e...@...>:
> >>"Mi surbicikligis najlon, kiu
> >> truis mian pneuxmatikon";
> >
> > tio sonas strange. neniu intence faras tion. Krome, najloj eniras la 
> > pneuxon desube, do al mi ankaux la sureco sonas strange.
> 
> Tio surprizas min. Nu, cxi tiu tuta fadeno montras diversajn
> perceptojn pri supozeble simplaj vortoj. :)
> 
> Kial gravas ke neniu intence faras tion? Mi neniam komprenis ke
> "surveturi" implicas intencan agon. ("Auxtomobilisto surveturis tiun
> kompatindulon kaj mortigis lin" estas tute en ordo, cxu ne, kaj neniel
> implicas ke la stiristo intencis surveturi - eblas ke estas intenca
> ago, eblas ke ne. Konfirmas tion sercxado de "survetur" en
> tekstaro.com) Do kial "surbicikli" implicu intencon?
> 
> Se la ekzemplo ne klaris, mi plu klarigi ke laux mia propra realviva
> sperto, se pneuxmatiko iras sur (do suriras) najlon, kiu estas fiksita
> en ia forjxetita aux falinta ligna peco surstrate tiel ke la najla
> pinto direktas sin supren, tute eblas ke pro tiu surveturo la najlo
> truas la pneuxmatikon... Cxu la ekzemplo pli klaras kaj sencas nun?
> 
> amike,
> russ
>


Rispondere a