Je 2/24/10, mireille: [...]
> La plej taŭga verbo probable estas "deseliĝi". > Nun mi opinias ke mi mem dubis (pli malpli senkonscie) ĉar mi iris > rigardi en la paĝo de "selo". > Tutcerte estas ke mankas simpla verbo por esprimi agon tre konatan de > biciklantoj. > Ankaŭ la franca malhavas apartan verbon ĉar oni diras "descendre du vélo". Tiu lasta tre similas la rusan "спешиться" = "surpiediĝi" (aŭ, pli laŭvorte, "с-пешиться" = "desuper-surpiediĝi"). Pli ĵargone oni diras "слезть с велосипеда" = "degrimpi de biciklo". -- Sergio
