2010/3/5 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
> Chiuokaze, kion diras via Rusa lingvosento? Kian formon
> ekhavus la vorto "jamboree", se oni ghin tamen ja en-Rusigus
> surbaze de tiu barbara Angla formo, kvazau temus pri propra
> nomo? Chu "djhambori" au chu "djhambore" au chu alie?

Mi renkontis (kaj sercxo per Guglo konfirmas tion) jenajn formojn:
- jxamboreja (жамборея) - la plej ruseca, laux mi;
- djxamboreja (джамборея);
- djxambori (джамбори) - nedeklinaciebla, aspektanta kiel fremdvorto
(kvankam kial "aspektanta"? gxi _estas_ tia).

Se mi bezonus tiun vorton en la rusa, mi uzus la unuan varianton. Sed,
kiel jam notis Sergio, rusa "sljot" (слёт) plene suficxas, kaj havas
pli grandan tradicion (ekz. en la sovetia junpionira movado).

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a