Ha, interese, duoblan dankon pro ligilo kaj klarigo.

Sxajne do Zamenhof falis en la eternan Wells-kaptilon

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/243429

(antauxlasta kaj lasta paragrafoj), nome ke oni ne simple povas inversigi 
vortlistojn, cxar nur malofte semantikoj de du lingvoj estas 1:1.

Mia tezo estas jena:

Z interesigxis pri la *Biblia* slavona vorto ехидна kaj tradukis gxin en RE 
(ru->eo) 1889 per "viper-". Pri la realaj serpentoj li tute ne interesigxis, 
гадюки mankas en la gxusta alfabeto loko en RE 1889, p. 29:

// 
http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100009&teil=0403&seite=00000029&zoom=2

Gxis tie cxi, cxio estis en ordo.

Nun venis la inversigo en MV (eo->de) 1889: viper' Viper

// 
http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100010&teil=0203&seite=00000072&zoom=1

Ankaux tio ne kauxzis problemojn, cxar la germana, malsame kiel la rusa, ne 
havas du formojn (Biblian kaj gxeneral-lingvan) por la serpento.

La eraro okazis, kiam Z faris el MV (eo->de) 1889 UV (eo -> de+xy) 1893, 
t.e. aldonis ru, fr, pl, en. En tiu momento li devus aux skribi

viper' vipère - viper - Viper - *гадюкa, (Biblio ankaux) ехидна* - źmija

aux nur anstatauxi la specialan ехидна per la gxeneral-lingvan гадюкa -

cxar pro la inversigo kaj la aldono de la aliaj lingvoj la semantiko 
precizigxis. De nun gxi celis la gxeneralan vorton, ne plu la specialan uzon 
en Biblio, troveblan nur en la rusa, sed ne en la aliaj lingvoj.

Cxu gxusta tiu hipotezo? Strange, ke dum 120 jaroj ne aperis "Akademia 
Korekto" pri tiu punkto. En la Albault-a eldonoj gxi mankas sur p. 277.

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 

> Bernhard:

>> Nur rande: En UV 1893 Z tradukas vipur- rusen per ехидна kaj ne per
>> "gad'uka", kiel Sergio informas pri la eble nuntempa vorto (?).

> Sergio:

> "Ехидна" estas slavona vorto biblia. Ĝi ne estas uzata komunlingve
> krom por krei specialan stilan efekton. Krome, en la moderna
> terminaro zoologia ĝi indikas aŭstralian mamulon eĥidno, kiu neniel
> rilatas al al vipuroj. La traduko de VIPUR per ехидна estas tre
> fuŝa arkaikaĵo.

> ----

> Dankon pro la klarigo, mi supozis ion tian. Tamen por kompreni, kion
> Zamenhof celis per VIPER en 1889 ss, t.e. por gxuste interpreti la
> Fundamenton, nur gravas la historia, tiuepoka uzo de la rusa; la
> moderna, 120 jarojn pli poste estas sensignifa.

Jam antaŭ 120 jaroj la vorto havis la samajn signifojn kiel nun.  Jen
la artikolo pri ехидна el la mallonga enciklopedia vortaro tiutempa
(oni ĝin enretigis en la moderna ortografio, tamen la originalo aperis
en la jaro 1890a):

http://slovari.yandex.ru/dict/brokminor/article/17/17958.html
Ĝi parolas pri la mamulo, kaj eĉ ne mencias la slavonan bibliaĵon.
Samkiel ordinara vortaro de la angla ne mencias la formojn kiel
"thou hath ..." (plena vortaro tiajn formojn tamen prezentas).

Aliflanke, la koncernaj serpentoj aperas samvorte kiel nun, sub
"гадюки" (vipuroj):
http://slovari.yandex.ru/dict/brokminor/article/11/11692.html

-- 
Sergio






Rispondere a