--- On Fri, 30/4/10, Bernhard Pabst wrote: [...]
(Tekstaro:) > 1. gxi estas relative malgranda kun ecx ne 5 milionoj da vortoj > (anstataux la alstrebitaj 10 mio) kaj nur 69 verkoj (Wennergren: "La > tekstaro ankoraŭ estas relative modesta laŭ amplekso"); Tio tamen estas pli reprezenta por la modela Esperanto ol la ĥaoso de la Interreto, kie ofte malfacilas forkribri la trafojn rilatajn al alilingvaj vortoj, hazarde koincidaj kun la esperantaj. > 2. lauxcele gxi komencis kaj koncentrigxis je "klasikaj tekstoj" de > antaux 1945 aux ecx pli fruaj (Wennergren: "La nuna materialo forte > emfazas la klasikajn tekstojn"); > 3. inter cx. 1945 kaj cx. 1990 estas granda truo kaj nenio; mankas > (preskaux?) cxiaj tekstoj el tiu epoko; > 4. gxi koncentrigxas je literaturaj verkoj, fakaj verkoj preskaux > tute mankas (krom kelkaj popular-sciencaj tekstoj post 1990 kiel > artikoloj el Monato aux La Ondo). La vorto "vipuro" apartenas al la komuna lingvo. Mi limigis la serĉon per la modernaj revuoj, LOdE kaj Monato: vipuro: 6 = 3 + 3; vipero: 1 = 1 + 0. > Sume gxi do malekvilibre informas pri lingvo-uzo de Esperanto kaj > laux la epokoj kaj laux la fakoj. Gxi tamen estas la plej bona > helpilo tiuspeca, kiun ni havas kaj ni nepre estu dankaj al ESF, > Bertilo kaj la aliaj kontribuintoj. Sed samtempe ni konsciigxu, ke > gxi prisilentas trionon de nia lingvo-evoluo, nome la tutan > "modernan klasikan" periodon. > Neniel surprize do, ke gxi montras pli da trafoj por la malnova > "vipuro" ol por la pli moderna "vipero". Surprizo nur estus, se > estus inverse. > Kiun ne tedas legado de argumentoj povas iom informi sin > pri la problemoj de > ofteco-studoj tie cxi: > // http://www.ipernity.com/blog/37943/204877 Vi kun via esperantologio postrestas en la eksmoda periodo de la Albault-Akademio, kiam regis la reptilia naturismo; vi ne rimarkis, ke la modo draste ŝanĝiĝis post "La bona lingvo", kaj ke nun minimumismo kaj skemismo denove enmodiĝis. -- Sergio
