--- On Fri, 30/4/10, Bernhard Pabst wrote:

>  Sergio:

> Interese, la Tekstaro atribuas al Kabe la uzadon de "vipero".  Tio
> estas iom surpriza por epoko kiam regis UV kun la fundamenta
> _vipuro_.

> Alia fonto:
> http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0003/la_faraono.txt
> donas por ĉiuj ĉi tiuj okazoj la formon "vipuro".

> Estus interese kontroli, kio apartenas al Kabe kaj kio al
> editoroj.
> [...]

> ---

> Jes, pri La Faraono oni devas distingi inter la unua (1907) kaj
> cxiuj ceteraj eldonoj (1912 kaj sensxangxe 1925/26, 1957). En la
> pola retejo estas la reviziita 1912-a eldono.

Interesus min scii, kiun eldonon laŭas la Tekstara teksto.  Ĝi
malhavas "balko"n -- do, ĝi ne estas tiu de 1907; sed ĝi entenas
"vipero"n, por kiu la pola retejo (laŭ Benhard, prezentanta la version
de 1912) donas la atendeblan "vipuro"n.

La kolofono de la Tekstaro estas ambigua: ĝi indikas la jaron 1907an
(supozeble kiel daton de verkado; sed eble la daton de la unua
eldono), kaj la jaron 1927an (supozeble la eldonjaro de la teksto
uzita por entekstarigo).

> Sed tion jam analizis Bernard Golden (la antauxulo de Bertilo
> Wennergren en la Akademio) en 1986, nuntempe oni povas gxin ecx legi
> en Vikipedio (!):

> // http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Faraono

Kiom mi povas vidi el tiuj paĝoj, temas pri du aliaj vortoj.

> Eble ekzistas ja homoj, kiujn ne tedas legado de esperantologia
> literaturo.  Ili probable estos malpli surprizita.

Min tedas la argumentado de esperantologiistoj, kiu plejparte estas
tre stulta.  Tamen min jes interesas la faktoj.

> P.S.: Pliaj artikoloj de Golden pri la temo vd. en EBEA

> // http://www.esperantoland.org/ebea/
> (sercxu je "balko" en cxiuj kampoj)

Mi ne komprenas, kial vi konstante referencas tiun EBEA.  Ĉu mi povas
trovi tie ion plian ol la titolojn?  En miaj antaŭaj serĉoj mi trovadis
referencojn al paperaj eldonoj, kiujn mi ne havas, kaj kiuj plejparte
ne penvaloras la klopodon trovi ilin.  Se vi ilin havas kaj jam
tralegis, kial ne simple diri la informon?

-- 
Sergio




      

Rispondere a