Sergio: Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron. ----
Aliflanke, en la Tekstaro, kie oni elektis tekstojn iom bonkvalitajn tutcerte esperantlingvajn, vipuro donas 33 trafojn kaj vipero, 14. ---- Kia surprizo! Tekstaro, ne de "oni", sed de Ak. Bertilo Wennergren, sendube estas tre grava, lauxdinda, nepre konsultinda kaj dauxre uzenda (kaj de mi uzata) korpuso de Esperantaj tekstoj. SED - kaj Wennergren mem tute lojala kaj honesta atentigas pri tiuj evidentaj punktoj en siaj "Klarigoj kaj helpo" - // http://tekstaro.com/tekstaro.html 1. gxi estas relative malgranda kun ecx ne 5 milionoj da vortoj (anstataux la alstrebitaj 10 mio) kaj nur 69 verkoj (Wennergren: "La tekstaro ankoraĆ estas relative modesta laĆ amplekso"); 2. lauxcele gxi komencis kaj koncentrigxis je "klasikaj tekstoj" de antaux 1945 aux ecx pli fruaj (Wennergren: "La nuna materialo forte emfazas la klasikajn tekstojn"); 3. inter cx. 1945 kaj cx. 1990 estas granda truo kaj nenio; mankas (preskaux?) cxiaj tekstoj el tiu epoko; 4. gxi koncentrigxas je literaturaj verkoj, fakaj verkoj preskaux tute mankas (krom kelkaj popular-sciencaj tekstoj post 1990 kiel artikoloj el Monato aux La Ondo). Sume gxi do malekvilibre informas pri lingvo-uzo de Esperanto kaj laux la epokoj kaj laux la fakoj. Gxi tamen estas la plej bona helpilo tiuspeca, kiun ni havas kaj ni nepre estu dankaj al ESF, Bertilo kaj la aliaj kontribuintoj. Sed samtempe ni konsciigxu, ke gxi prisilentas trionon de nia lingvo-evoluo, nome la tutan "modernan klasikan" periodon. Neniel surprize do, ke gxi montras pli da trafoj por la malnova "vipuro" ol por la pli moderna "vipero". Surprizo nur estus, se estus inverse. Kiun ne tedas legado de argumentoj povas iom informi sin pri la problemoj de ofteco-studoj tie cxi: // http://www.ipernity.com/blog/37943/204877 Bernhard
