Sergio: Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron.
---- Interese, la Tekstaro atribuas al Kabe la uzadon de "vipero". Tio estas iom surpriza por epoko kiam regis UV kun la fundamenta _vipuro_. Alia fonto: http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0003/la_faraono.txt donas por ĉiuj ĉi tiuj okazoj la formon "vipuro". Estus interese kontroli, kio apartenas al Kabe kaj kio al editoroj. [...] --- Jes, pri La Faraono oni devas distingi inter la unua (1907) kaj cxiuj ceteraj eldonoj (1912 kaj sensxangxe 1925/26, 1957). En la pola retejo estas la reviziita 1912-a eldono. Sed tion jam analizis Bernard Golden (la antauxulo de Bertilo Wennergren en la Akademio) en 1986, nuntempe oni povas gxin ecx legi en Vikipedio (!): // http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Faraono Eble ekzistas ja homoj, kiujn ne tedas legado de esperantologia literaturo. Ili probable estos malpli surprizita. Bernhard P.S.: Pliaj artikoloj de Golden pri la temo vd. en EBEA // http://www.esperantoland.org/ebea/ (sercxu je "balko" en cxiuj kampoj)
