--- On Fri, 14/5/10, mireille corobu wrote:

>>> Mireja:
>>> Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la
>>> direkton. Kiel vi diras tiukaze?
 
>>  Tio estas "la kontraŭa direkto".  Neniom pli malfacile ol "la mala
>> sencumo":

[...]

> Certe mi ne dirus "sencumo" ekster la faka lingvaĵo prifizika aŭ 
> primatematika, ankaŭ mi dirus ke oni ŝanĝas la direkton
> al la kontraŭa  en kunteksto samkiel en Marta.

Kial do ne diri "kontrauxa direkto" ankaux en fiziko kaj en matematiko?
Tio ja funkcias en la faka rusa kaj en la faka angla.

> Kiam mi demandis
> "Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la
> direkton (franca faka senco). Kiel vi diras tiukaze?"
> mi parolis pri vektoroj (sencumo estas faka vorto) .

Mi komprenis tion.  Mi dirus "sxangxi la direkton de la vektoro al
la kontrauxa".

> Temante pri vektoro, se vi ŝanĝas nur ĝian sencumon do
> ne ĝian longon  kaj ne ĝian direkton, tiukaze kiel vi diros?

Mi nomus tion "la kontrauxa vektoro".  Samkiel "+3" estas la kontrauxo
de "-3" (aux alivorte, "+3" estas la kontrauxa nombro por "-3").

> Atentu ke mi ne demandas  la nomon de la rezultato kiu
> ja por ni estas la "neŭtriganta vektoro", mi demandas kiel vi
> dirus por ne diri kiel mi
> ke "oni ŝanĝas nur la sencumon de la vektoro".

Sxangxi la direkton en la kontrauxan (direkton).

> Ŝajnas al mi ke "ŝanĝi nur la direkton de vektoro" (en
> la senco rusa kaj 
> pola) povos doni samlongajn vektorojn kiuj ne estos la
> neŭtriganto.

Sed "la kontrauxa direkto" estas ekzakte "la alia sencumo".

> En Eo oni povas diri ke "oni ŝanĝas vektoron al ĝia
> neŭtriganto" sed  kiel oni diras en la rusa?

Mi jam diris, "sxangxi la vektoron en la kontrauxon".

Aliflanke, la franca tradicio prezentas (almenaux por mi)
malfacilajxon kiam temas pri pluraj direktoj (plensencaj).
Kiel la klera matematikisto franca klarigu la koordinatojn sur sfero?
"Por cxiu punkto sur la sfero oni havas kvar bazajn direktojn"
(evidente, temas pri io simila al "norden", "suden", "orienten",
"okcidenten").

Cxu "du direktojn kaj kvar sencumojn?" Sed apenaux eblas paroli
pri "kvar sencumoj".  Cxu "du direktojn kaj du sencumojn"?  Sed
(almenaux por mi) tio estas malklara.

Kaj tiel estus por cxiu situacio en kiu aperas pluraj direktoj:
"La fizikisto prezentis la tri DIREKTOJN de la fluo per tri sagoj"
-- cxu la sagoj ne prezentis ankaux la sencumo(j)n?

-- 
Sergio



      

Rispondere a