>> ( Mireja) Al Sergio:
>> Mi ne volas ke oni interpretu en la lingvo Esperanto la esperantan
>> vorton "direkto" kiel la fakaĵo franca en matematiko kaj
>> fiziko, ankoraŭ malpli volas trudi al esperantistoj la francan
>> matematikaĵon.
> Mi kredas al vi, ke vi sincere diras tion, tamen por mi gxi aspektas
> gxuste malkiel vi volas.
Vi demandis kial en Francio matematikistoj kaj fizikistoj apartigis la
sencumon disde de la direkto.
Mi provis respondi kaj parolis ne pri Esperanto sed pri la franca
lingvo. Esperanto ne influos al la faka lingvaĵo francia pri la faka
franca vorto "direction". Mi defendas nek la francan vidpunkton nek la
rusan. Ili malsamas kaj estas bone ke oni prikonscias tion.
> [...]
> Nun ni havas du situacioj:
>
> 1. La profesia "direction" franca kolizias kun la vorto komunlingva.
jes kun la esperanta vorto komunlingva
jes kaj ne kun la franca vorto komunlingva ĉar laŭkuntekste eĉ en
la komunlingva oni povas uzi la vorton "direction" foje laŭ la faka
senco alifoje laŭ via senco.
> 2. La profesia "direction" angla kaj la profesia "направление" rusa
> koheras kun ilia signifo komunlingva.
> La demando estas: kiun modelon ni sekvu en la profesia Esperanto?
Jes. Ni atendu ke aliaj revuloj partoprenu...
Tutcerte estas ke en la artikolo "senc-", ĝin lasi en la nuna stato mi
ne komprenus.
Mireja