>> Mireja:
>> Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la
>> direkton. Kiel vi diras tiukaze?

>  Tio estas "la kontraŭa direkto".  Neniom pli malfacile ol "la mala
> sencumo":
>
> ,----
> | homoj, irantaj en LA KONTRAŬA DIREKTO, komencis bari al ŝi la vojon,
> | etendi la manojn, por kapti ŝian veston
> `----[ Z: Marta ]

Certe mi ne dirus "sencumo" ekster la faka lingvaĵo prifizika aŭ 
primatematika, ankaŭ mi dirus ke oni ŝanĝas la direkton al la kontraŭa 
en kunteksto samkiel en Marta.
Kiam mi demandis
"Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la
direkton (franca faka senco). Kiel vi diras tiukaze?"
mi parolis pri vektoroj (sencumo estas faka vorto) .

Temante pri vektoro, se vi ŝanĝas nur ĝian sencumon do ne ĝian longon 
kaj ne ĝian direkton, tiukaze kiel vi diros?
Atentu ke mi ne demandas  la nomon de la rezultato kiu ja por ni estas 
la "neŭtriganta vektoro", mi demandas kiel vi dirus por ne diri kiel mi
ke "oni ŝanĝas nur la sencumon de la vektoro".
Ŝajnas al mi ke "ŝanĝi nur la direkton de vektoro" (en la senco rusa kaj 
pola) povos doni samlongajn vektorojn kiuj ne estos la neŭtriganto.
En Eo oni povas diri ke "oni ŝanĝas vektoron al ĝia neŭtriganto" sed 
kiel oni diras en la rusa?
Mireja

Rispondere a