--- On Fri, 14/5/10, mireille corobu wrote:

> Al Sergio:
> Mi ne volas ke oni interpretu en la lingvo Esperanto la esperantan 
> vorton "direkto" kiel la fakaĵo franca en matematiko kaj
> fiziko, ankoraŭ malpli volas trudi al esperantistoj la francan
> matematikaĵon.

Mi kredas al vi, ke vi sincere diras tion, tamen por mi gxi aspektas
gxuste malkiel vi volas.

> Oni devas adaptiĝi al la kunteksto kaj de la diro kaj de
> la lingvo.

Principe jes -- tamen ju pli tio estas necesa, des pli malfacilas
la lingvo.  Por ruslingvano "senco" neniam estas "sencumo" aux
"sento" -- dum por kompreni la francan "sens" oni devas scii tiujn
kromajn signifojn, kaj scipovi forkribri ilin.  Tiusence la franca
semantiko estas pli malfacila.

> France en matematiko kaj fiziko la vorto "direction" havas apartan 
> sencon, ĝi estas stultaĵo por vi sed ne por mi.

Cxi tie estas du malraciajxoj:

1. Cxu la nocio estas bezonata?
2. Cxu oni povas gxin malpli konfuze?

La unua problemo koncernas la redundon.  Mi opinias "sencumo"n kaj la
sensencuman direkton redundaj; vi opinias ilin utilaj; tio estas la
malplia problemo (eventuale vi eble iam trovos utilon en tia distingo,
kvankam gxis nun en mia vivo mi neniam gxin bezonis).

La dua problemo estas pli sxoka (kaj stulta).  Kial misnomi tiun
nedirektan aferon "direkto"?  Tio similas la absurdan (sxercan?)
popoletimologion latinan:
"canis a non canendo"
[hundon oni nomas "canis" cxar gxi ne kantas (non canendo)]

Se vi bezonas tian nedirektan direkton, tiam almenaux nomu gxin alie --
ekz-e "direktumo".  Cxar alie la homoj en kies lingvo tia strangajxo
ne ekzistas, vin simple ne komprenos.  Samkiel mi povas kompreni la
rimarkigon de Marc NUR pere de la franca -- nenio en la normala Esperanto,
ecx ne la PIV-oj, ebligas gxin kompreni.

> Amase francianoj, kiuj  sufiĉe altnivele studis matematikon aŭ
> fizikon, kapablas disigi la  diversajn sencojn de "direction"
> kaj de "sens". Ili adaptiĝas al la  kunteksto.

Tre ofte oni povas kompreni esperantan frazon sen la akuzativoj, aux
francan frazon sen la artikoloj.  Tio tamen ne estas la modela komunikado.

> Same ni esperantistoj devas akcepti ke vorto povas iumaniere senci en 
> nia surstrata lingvo, alimaniere en nia profesia lingvaĵo,
> kaj alimaniere en Esperanto. Ĉu estas interkonsento pri tio?

La direferenco estas, ke via "profesia lingvajxo" estas LA FRANCA profesia
lingvajxo.  En la profesia lingvajxo rusa aux angla la "direkto" ne estas
sensencuma.

Nun ni havas du situacioj:

1. La profesia "direction" franca kolizias kun la vorto komunlingva.
2. La profesia "direction" angla kaj la profesia "направление" rusa
koheras kun ilia signifo komunlingva.

La demando estas: kiun modelon ni sekvu en la profesia Esperanto?

-- 
Sergio



      

Rispondere a