> russ: > Min konfuzas, kial ne eblas esprimi tiajn aferojn jam kun oftuzataj > konataj vortoj en Esperanto. Mi ne komprenas la senton de bezono por > ia "magaraŭ", kiu estas mistera kaj nenecesa koncepto al mi. > > En la originala mencio pri "magaraŭ" en la diskuto, mi ne povis > kompreni ĉu temas pri vera peto al dio aŭ ne. Ambaŭkaze, ŝajnas sufiĉe > facile diri ion kiel "Dio donu al vi sukceson! Dio donu al vi feliĉon! > Dio donu al vi bonŝancon! Dio benu vin! ktp" aux "Vi havu sukceson! > Feliĉon al vi! Bonŝancon al vi! ktp" aŭ simple "Sukceson! Feliĉon! > Bonŝancon! ktp", laŭdezire. > > Kian valoron aldonus "magaraŭ" al tiuj esprimoj? Ĉu simple, ke tiam > ili sonus pli kiel italaj frazoj? :) > > Ĉu mi miskomprenas ion?
Per "magaraŭ" Dio ne estas citita, laŭ mia kompreno post legado de la respondo de Antonio, ĝi esprimas ion kiu ne rilatas al Dio sed al la sorto. Ĝi estus Esperanta vorto kies senco ne estas tradukebla en Esperanto per esperantaj vortoj. Mireja
