On 01.06.10 09:31, Sergio Pokrovskij wrote:
>
>
> --- On Tue, 1/6/10, Teodoro Sankaro wrote:
>
>  > On 01.06.10 01:00, f_sophia wrote:
>
> [...]
>
>  >> Cxiukaze "magaraux" estus bona solvo, tamen, pormomente, gxi ne
>  >> estas esperanta vorto.
>
>  > Sed kial preni la italan vorton?
>
> Kaj kial ne?

Nu, mi argumentis duonŝerce. Sed kial ne elekti terminon kiu havas 
respondajn formojn en aliaj lingvoj? Estus preferinde ol elekti terminon 
kiu ekzistas nur en unu lingvo.

>  > Kial ne la grekan originan "makarios" (kiu tamen ŝajne ne uziĝas
>  > same)?
>
> "Makarios" estus simple "feliĉa". Eble alia ĝia formo estas uzata
> samsence; sed se la itala formo plej klare sugestas la bezonatan
> signifon, tiam ĝi estus perferinda.

Mi sugestis ĝin ĉar ĝi estas la etimologia fonto de la itala vorto. Mi 
ne parolas la grekan.

>  > Kial ne la hispanan "ojala"? Aŭ la portugalan "oxala"? Aŭ la araban
>  > originan de tiuj, "inŝ'allah"?
>
> La plej etima formo ne nepre estas la plej konvena. La celata signifo
> ne estas religia. Ruslingve "spasibo" estas mallogigo de "Dio vin
> savu" -- sed reale ĝi signifas simple "dankon", kaj etimologiado
> ĉi-okaze estas senbezona kaj misgvida, ĝi neniom helpas kompreni la
> celatan sencon.

Nu, ankaŭ en portugala kaj hispana la celata signifo de "oxala"/"ojala" 
ne estas religia, do mi ne komprenas kion vi intencas.

Kaj mi havas la impreson ke malgraŭ la signifo de la individuaj arabaj 
vortoj, la plejparto da arabparolantoj uzas ĝin sen pensi pri la 
religieco de la termino, kiel la angla "God bless you" (dirita post 
terno), aŭ la franca "adieu" (adiaŭ), kiu ankaŭ temas etimologie pri "dio".

Sed tiu impreso baziĝas je la parolo de arabparolantoj en aliaj lingvo, 
ĉar mi ne parolas la araban. Aŭdeblas eĉ el ne tre religiaj 
arabparolantoj la angla "God willing", ekz. "God willing, I'll see you 
tomorrow" (Se Dio volas, mi vidos vin morgaŭ), en situacioj kie normale 
oni dirus "Mi esperas ke mi vidos vin morgaŭ" aŭ "Eble mi vidos vin morgaŭ".

>  > Ĉiuj pli-malpli signifas same, "se Dio volas" aŭ "Dio volu ke". Do
>  > ni povus egale bone preni Esperantan vojon kaj diri "divole".
>
> Kiom mi komprenas, "magaraŭ" ne celas diojn. Ĝi signifas proksimume
> "I wish + subj", tamen sen la malreala nuanco.

Nu, itallingvano eksplikas ĝin pere de "Dio", do eble mi tro fidis je 
lia lingvosento.

(Kaj ĝenerale estas senutile paroli pri la angla kaj la subjunktivo 
samtempe. Neniu plu uzas ĝin. Eĉ en formala lingvo nur la verbo "be" 
havas subjunktivon malsaman ol la pasinttempa formo.)

> La solaj problemoj estas manko de reala uzo kaj sona proksimeco al
> "malgraŭ". Eble "garaŭ" estis malpli konfuza fonetike (kaj proksima
> al "graŭ", "bon gré").

La vera problemo estas ke Esperanto ne bezonas ĝin.

Rispondere a