--- On Wed, 2/6/10, mireille corobu wrote:

[...]

> Mi proponis "See!" (pensante al adverba formo) sed nun mi pensas ke
> "Seo!" pli bonas ĉar orele ĝi aŭdeblas kiel sopiro, kiu esprimus
> miksadon de peto kaj deziro.

Ĝi esprimas kondiĉon.  Eble tia kondiĉo povus implici deziron;
sed egale bone ĝi povas implici minacon aŭ ion ajn alian.

> Ĉu "Seo!" jam ekzistas? Ĉu "Seo!" ĝenus? Ĉu "Seo!" en kunteksto kaj
> komencante diraĵon estus tromalfacile interpretata?

Kiel mi jam diris, tia uzo de "se ..." sin bazas sur neesprimita
"tiam...".  Kaj eĉ se imagi "tiam mi estus feliĉa" aŭ simile, ĝi povus
esprimi ajnan malrealan kondiĉon:
"Si jeunesse savait, si vieillesse pouvait!"
ne esprimas peton, ĝi esprimas melankolian bedaŭron.

En la rusa poezio estas bela versaĵo de Puŝkin (Ненастный день потух),
kiu abrupte finiĝas per la linio:
Но если ...
(Sed se ...)
kiu subite transfomas dolĉan melankolion en teruron.

-- 
Sergio




      

Rispondere a