karaj
teme de la esprimo de sentoj, mi volas
raporti interjekcion, kiun ni en la Centra
Oficejo de UEA oftege uzadis kaj
vershajne oni tie ankorau uzadas ghin.
temas pri ba-f, laudire mallongigo de
ba-forta.
el _baf!_, uzata por esprimi malplezuro
pri io jhus okazinta, oni tie pluformis
vortojn kiel _pribafinda_.
eble mi eraras supozante, ke la interjekcion
ne uzas homoj ekster la CO-rondoj. nur
tie mi mem renkontis ghin.
amike
probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042