>> Tamen, tio kio sekvos "Seo!" permesos kompreni ĝian sencon, ĉu ne? >> Ekz: >> "Seo! ke ŝi sukcesu!" >> "Seo! Ne prenu la tenilon de la kaserolo!"
> La sekvo donas la tutan sencon, kiun mi komprenas. Vi povus egale diri: > > "Kzizzi! ke ŝi sukcesu!" > "Flingflangflong! Ne prenu la tenilon de la kaserolo!" Tre amuzaj, tamen tro longaj precipe por averti ke la tenilo estas varma :-). > kaj mi kaptus la saman sencon. La unua vorto simple aldonas nenion por mi. Ĝi aldonas nenion pli en teksto sed en parolado ĝi aldonas ion plian ol la simplaj "Ke ŝi sukcesu!" kaj "Ne prenu la tenilon de la kaserolo!". Mi miras ke vi ne sentas la diferencon. > Por mi, la tuta informa enhavo de tiuj ekzemploj estas simple: > > "Ke ŝi sukcesu!" > "Ne prenu la tenilon de la kaserolo!" Jes kaj ne, por la informa enhavo estas la enhavo mem kaj la formo per kiu oni donas la informon. > daŭre konfuzite kaj mirigite de la diskuto, > russ Seo! Ke la miro estu produkta! Mireja PS: Origine estis: ------- "Perspektivo", kiel vi bone scias, ne estas dauxrigxo! Laux via vidpunkto, sxajnas al mi ke se mi havas "perspektivon" pri vivi 200 jarojn... mi certe vivos 200 jarojn! (Dio volu!... tamen nur se mi estos suficxe bonfarta!) :) ------- Demando al Antonio: Ĉu vi povus en la nuna stato de la diskuto anstataŭigi vian "Dio volu!... tamen nur se..." per alion kiu plej proksime dirus vian penson? Interesas min scii kion vi proponos, ĉar nur vi scias ĝuste kion vi celis. Tiu kaze ŝajnas al mi ke "Seo!" ne taŭgas, ke pli ĝuste estus "Laŭvole!... tamen nur se...". Sed mi povas miskompreni la celitan de vi. Mireja
