>> Sergio:
>> Bone. Supozu ke vi kiel tradukisto bezonas traduki "if only" aŭ
>> "pourvu que" (en la koncerna signifo). Kiel vi esperantigus ilin?
> Yury Finkel:
> Mi kutimas traduki tielajxojn (pli gxuste, rusajn "дай бог", "хоть бы"
> ktp) proksimume kiel "ahx, se ...us", kaj negativajn ("не дай бог",
> "только бы не") kiel "nur ne ...u". Al mi sxajnas, ke tiaj esprimoj
> estas suficxe kompreneblaj per si mem (se mi gxuste komprenis sencon
> de la pridiskutataj esprimoj).
Vi uzis onomatopeaĵon, kaj via propono plaĉas al mi sed pli bone estus
ke oni kreu novan onomatopeon ĉar "aĥ" ne taŭgas por ĉiu okazo.
Mi proponis "See!" (pensante al adverba formo) sed nun mi pensas ke
"Seo!" pli bonas ĉar orele ĝi aŭdeblas kiel sopiro, kiu esprimus
miksadon de peto kaj deziro.
Ĉu "Seo!" jam ekzistas? Ĉu "Seo!" ĝenus? Ĉu "Seo!" en kunteksto kaj
komencante diraĵon estus tromalfacile interpretata?
Oni devas serĉi flanke de onomatopeoj, ĉu ne?.
Mireja