2010/6/7 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Ne tiun ideon esprimas la frazo. Ĝi ne esprimas ion similan al > "Se la avino havus barbon, ŝi estus kiel la avo". > Ĝia ideo estas ne spekulativa aserto, sed emocia deziro.
Nu kial ne? Tio estas kondiĉa aserto, jes, sed ja en la subkomprenata subfrazo esprimiĝas _pozitiva_ por mi rezulto; estas facile kompreni, ke mi _deziras_ tiun rezulton. Finfine, se vi strebas al absoluta klareco, ĉiam eblas diri "Mi deziras, ke ne estu pluvo" kaj punkto :) Eble aldonu "Ho" por emocio :) > Kaj nenio en la vortoj "se" kaj "nur" taŭgas por esprimi tiun modalon. Ili >ĝin > esprimas per nelogika ekstera trudo nacilingva. Pri "nur" mi povus konsenti kun vi; sed mi disputas ne pri "nur", sed pri "se ...-us". Mi restas ĉe mia opinio, ke ĝi estas neniom mallogika kaj ekstera. Ĝi ja devigas subkompreni ion, jes, sed laŭ mi tiu subkompreno estas sufiĉe evidenta kaj travidebla. Mi tutsimple proponas parolturnon por esprimi la deziratan sencon sen aldoni novajn (fakte apriorajn) vortojn al la lingvo. Eble, tiu parolturno havas iomete diferencantan senconuancon, sed, laŭ mi, tio tute ne gravas. Kio estas pli bona: aldoni tute novan vorton aŭ aldoni al kombino de jam ekzistantaj vortoj (ne tute) novan signifonuancon? > Simile en la primitivaj lingvoj mankis rimedoj por esprimi futuron. Nu, ankaŭ en la moderna rusa mankas rimedo por esprimi la celatan sencon de "magaraŭ" tute logike kaj neŭtrale: ja "(не) дай бог" mencias Dion, kio ial ŝajnas neakceptinda al iuj partoprenantoj de la diskuto, Do, ĉu la rusa estas primitiva? ;) > Ankaŭ tion vi povus pravigi per egale bonaj argumentoj, kiel tiuj pri > la "pragmatike klara" "nur se". _Mi_ ne argumentas por "nur se", nur por "se". (Pardonu nevolan kalemburon). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html *** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html *** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html
