--- On Mon, 7/6/10, pistike65 wrote:

>>> Do, se mi diras:

>>> "Ho, se nur ne pluvus!" au: "Ho, se nur ne pluvus morgau matene!"
>>> chu mi ne perfekte esprimas magari-ideon?

>> Vi ĝin esprimas tre malperfekte, kontraŭlogike kaj uzante
>> nacilingvajn idiomaĵojn.

> Povas esti, sed tiu maniero estas tute klasika en Esperanto.

Ĝi havas ian tradicion, tamen restas iom marĝena.  Tiom marĝena, ke
ĝia taŭga difino ankoraŭ mankas en la vortaroj.

> Se ni nun komencus anatemi chi tiun "se nur", tiam ni ekirus la
> glitigan deklivon de senkondicha logikismo shulceca.

Tio ne estas valida argumento.

>> Jen la difinoj de "nur" kaj "se" laŭ ReVo; mi petas vin klarigi,
>> kiuj el la indikitaj sencoj > aktualas en via ekzemplo:

> Chi-kaze "se nur" traktindas kiel ne apartigenda
> frazeologiajho. Mallogike ja, sed kion fari? Lingvo estas fenomeno
> tia.

Tio do ne estas "perfekta esprimo", sed aĉa surogato, ŝuldata al
lingva mizero.

> Min pli ghenas - mi kredas ke mi jam skribis tion kaj ke neniu
> reagis - jenaj uzoj de "se", imageble inspiritaj de la plursenceco
> de la itala "si" (sed troveblas simila uzo ankau che anoj de aliaj
> latinidaj lingvoj):

Ankaŭ ĉi tio estas ĝena kaj evitinda -- sed formale ĝi estas malpli
mallogika ol la magari-seo.

[...]

-- 
Sergio




      

Rispondere a