--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Mon, 7/6/10, pistike65 wrote:
> 
> [...]
> 
> >> Tre bone, sed en via situacio la frazo en Esperanto estas sufiĉe
> >> klara, kaj ĝi ne esprimas la sencon de la frazo franca.
> 
> > En la konkreta situacio ghi esprimas praktike, kaj pragmatike, la
> > samon.
> 
> Mi jam diris, ke okaze de pluvo ilia senco malsamas.

Shajne Vi daure malatentas mian "pragmatike".

> 
> > Evidente, eblas pensojhongli Whorf-Sapire kaj diri ke ne estas tiel.
> 
> Tio estis ĝentila klopodo eviti la dubon pri la traduka kompetento.
> Vi rajtas ĝin malakcepti.
> 
> > Sed, bone, ni malkreu tiun situacion por ne diskuti
> > flanken. Forgesu ni bicikladon, kaj temu simple pri pluvo.
> > Des pli ke chi-momente efektive pluvachas...!
> 
> > Do, se mi diras:
> 
> > "Ho, se nur ne pluvus!" au: "Ho, se nur ne pluvus morgau matene!"
> > chu mi ne perfekte esprimas magari-ideon?
> 
> Vi ĝin esprimas tre malperfekte, kontraŭlogike kaj uzante
> nacilingvajn idiomaĵojn.

Povas esti, sed tiu maniero estas tute klasika en Esperanto. Se ni nun komencus 
anatemi chi tiun "se nur", tiam ni ekirus la glitigan deklivon de senkondicha 
logikismo shulceca.

>  Jen la difinoj de "nur" kaj "se" laÅ­ ReVo;
> mi petas vin klarigi, kiuj el la indikitaj sencoj aktualas en via
> ekzemplo:

Chi-kaze "se nur" traktindas kiel ne apartigenda frazeologiajho. Mallogike ja, 
sed kion fari? Lingvo estas fenomeno tia.

Min pli ghenas - mi kredas ke mi jam skribis tion kaj ke neniu reagis - jenaj 
uzoj de "se", imageble inspiritaj de la plursenceco de la itala "si" (sed 
troveblas simila uzo ankau che anoj de aliaj latinidaj lingvoj):

http://www.esperantio.net/index.php?id=651
Se por Ser&#285;o Elgo temis &#265;iam pri esperantistinoj ... por aliaj temas 
&#265;efe pri &#8220;griza&#8221; kaj &#8220;verda&#8221; edz(in)o: 
(anstatau "dum" - senco B.3 en ReVo)

http://www.esperantio.net/index.php?id=760
&#284;is tie &#265;i lia tezo estas plene ra&#365;misma, se kun la aldona 
rimarko ke la samon perceptis kaj evoluigis ne nur Zamenhof, sed anka&#365; 
niaj plej valoraj verkistoj, unuavice niaj poetoj. 
(anstatau "kvankam")

amike
Istvan Ertl

Rispondere a