--- On Mon, 7/6/10, pistike65 wrote:
[...]
>> Tre bone, sed en via situacio la frazo en Esperanto estas sufiĉe
>> klara, kaj ĝi ne esprimas la sencon de la frazo franca.
> En la konkreta situacio ghi esprimas praktike, kaj pragmatike, la
> samon.
Mi jam diris, ke okaze de pluvo ilia senco malsamas.
> Evidente, eblas pensojhongli Whorf-Sapire kaj diri ke ne estas tiel.
Tio estis ĝentila klopodo eviti la dubon pri la traduka kompetento.
Vi rajtas ĝin malakcepti.
> Sed, bone, ni malkreu tiun situacion por ne diskuti
> flanken. Forgesu ni bicikladon, kaj temu simple pri pluvo.
> Des pli ke chi-momente efektive pluvachas...!
> Do, se mi diras:
> "Ho, se nur ne pluvus!" au: "Ho, se nur ne pluvus morgau matene!"
> chu mi ne perfekte esprimas magari-ideon?
Vi ĝin esprimas tre malperfekte, kontraŭlogike kaj uzante
nacilingvajn idiomaĵojn. Jen la difinoj de "nur" kaj "se" laŭ ReVo;
mi petas vin klarigi, kiuj el la indikitaj sencoj aktualas en via
ekzemplo:
,----
| *nur
| Adverbo signifanta:
|
| 1. Ne pli ol: en la ĉambro sidis nur kelke da homoj [2]; la bileto
| kostas nur unu frankon; la forno estas nur varmeta; li estas nur
| dekjara; ŝi estas ne nur bela, sed ankaŭ bona; Esperanto estas nur
| lingvo [Z]; aŭskultu nur; ŝi nur ploris.
|
| 2. Ne alie ol: li povas paroli nur angle; mi tion faris nur por plaĉi
| al vi; via vino estas nur ia abomena acidaĵo [3]; en nia lando sin ne
| trovas montoj sed nur montetoj [Z]; rigardadi Esperanton nur de ĝia
| flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utilo [Z]
|
| 3. Ne pli frue ol: li revenos nur morgaŭ; oni komprenos nur iam poste [Z]
|
| 4. Ne pli malfrue ol: mi atendos vin nur ĝis la 6a.
`----
,----
|
| *se
| (dependiga konjunkcio)
|
| 1. En la okazo ke, imagante ke, kondiĉe ke: se li jam venis, petu lin
| al mi[1]; se oni amos la gaston, oni zorgas la paston [Z]; se
| malriĉulo sukcesas, li ĉion forgesas [Z]; se Peĉjo ne semos, Petro
| ne rikoltos [2]; se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribi [Z]; se
| la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita [Z]; mi povus
| sveni, se mi restos sola [Z]; ĉiuj proklamis, ke ili estas pretaj
| limigi la armadojn, se la ceteraj nacioj komencos; se mi estus
| sana, mi estus feliĉa [Z]; mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus
| ĝin per miaj propraj okuloj [Z]; mi trovos la kernon de la vero, se
| ĝi sidus eĉ en la plej profunda kaŝiteco [Z]; se tiu homo ne estus
| naskita, estus bone por li [3]; ho, se mi havus (kiom deziras
| havi!) rifuĝejon [Z]! (optativo) ; ĝi estos al vi, kiel se akra
| glavo vin tranĉus [Z]; escepte se; ; laŭ tio, se (konforme al tio,
| kiel; depende de tio, kiel) la vetero estos bela aŭ malbela, ni
| iros promeni aŭ ne; tio havas sian se kaj sed [Z] (medalo, difekto);
| se eĉ malmulte ni puŝos, la muro tuj falos; mi estus kontenta, se
| nur mi povus iom ripozi. VD:kvazaŭ
|
| 2. MAT[4] Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas
| vera: se nombro estas dividebla per 4, ĝi estas dividebla per 2
| („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:sufiĉa
| kondiĉo.
|
|
| nur se
| MAT
|
| Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera:
| nombro estas dividebla per 4, nur se ĝi estas dividebla per 2
| („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:necesa
| kondiĉo.
|
| Rim.: La efiko de tiu konjukcio estas simila al tiu de „se“, sed
| ĝi enkondukas la duan propozicion de la implico, ne la unuan.
|
| se kaj nur se, se... kaj nur tiam (s.n.s.)
| MAT[6]
|
| Konjunkcio signifanta, ke la ekvivalento de du propozicioj estas
| vera: nombro estas dividebla per 6, se kaj nur se ĝi estas
| dividebla per 2 kaj 3 („dividebla per 6“ estas ekvivalenta al
| „dividebla per 2 kaj 3“).
`----
Verdire, PIV2 apartigas la ĉi-supran nelogikan ekzemplon pri rifuĝejo
kiel apartan signifon (PV kaj ReVo estas debilmensaj ĉi-rilate):
,----
| Konj., esprimanta neefektivigitan deziron: ho, se mi havus
| rifuĝejon! [Z]
`----
Nu, tio estas ĝuste la aĉa imitaĵo de nacilingva mallogikaĵo, tio ne
estas "perfekta esprimo de magari-ideo". Fakte, eĉ la PIV-aŭtoroj
difinis ĝin en maniero maltaŭga por via bicikla ekzemplo, kie temas
pri onta kaj eventuale realiĝonta deziro; do, ĝi estas tiom malbone
konsciata, ke eĉ fuŝe difinita.
[...]
--
Sergio