--- On Fri, 4/6/10, pistike65 wrote:
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:

[...]

> Ahx, jen kio agacas Vin! Mallogikeco! Tio estis la problemo
> ankau de Mimo kaj de Rikardo Shulco... Pli bone ne ekiri la
> glatigan vojon de harfendemoj nome de logiko, pri kiu kutime
> montrighas ke ghi estas nur la logiko de la koncerna
> logikanto...

Evidente ne temas pri individua kaprico.  Temas pri parolsituacio
sufiĉe ĝenerala, kaj pri nelogikeco sufiĉe varia.  Mi nenion
"glatigas", min interesas kompreni la situacion kaj vidi kiel diversaj
lingvoj elturniĝas el tiu situacio.  Personon kun iom da filologiaj
interesoj tio devas interesi.

Estas aparta demando, kion oni rekomendu por esprimi tion en
Esperanto.  Ĝis nun mi pri tio ne parolis (kaj ankoraŭ ne havas forman
opinion).

Se vin tedas la fadeno, tute facilas ĝin ignori.  Ĝi estas klare
markita.

>>Aŭ eble oni evitis la problemon kaj mistradukis (kiel vi faris en
>> via bicikla ekzemplo).

> Dankon ke Vi plian fojon opinias ke mi ne kapablas traduki ech min
> mem.

Mi nenion diras pri viaj kapabloj.  Mi nur konstatas, ke via frazo
esperanta ne estas traduko de via frazo franca.

Mi prezentis alternativon: "evitas aŭ mistradukas".  Vi ja ne diris ke
estas traduko; vi diris kiel vi dirus en la franca, kaj kiel vi dirus
en Esperanto.  Ambaŭ frazoj estas glataj kaj naturaj; nur la signifoj
estas malsamaj.  Tio ne nepre estus mistraduko: eble parolante en
Esperanto vi alie pensus kaj esprimus alian ideon (la hipotezo de
Sapir-Whorf).

> Mi klopodas ne fanfaronemi, sed jhus antau semajno mi trapasis
> interpretistan ekzamenon.

Gratulon.

> Parenteze, Danica Seleskovitch en sia bonega libro pri not-tekniko
> de interpretistoj abunde klarigas ke interpretisto tradukas ne
> vortojn, sed sencon. Kaj senco chiam dependas de situacio. Tial
> neniu tujsekva interpretisto shatas alilingvigi frazon post frazo,
> nur post pli longa sencunuo.

Tre bone, sed en via situacio la frazo en Esperanto estas sufiĉe
klara, kaj ĝi ne esprimas la sencon de la frazo franca.  Mi mem havas
certan sperton pri tradukado, buŝa kaj skriba, kaj mi scias, ke
nemalofte la tradukisto vidas okazon turni la tradukon en maniero
glata kaj eleganta, laŭ cellingva ŝablono; kvankam tiu turno iom
tordos la sencon (kaj eventuale ĝuste tia subtila diferenco estas la
kaŭzo de miskompreno por la interparolantoj).

Iam mi legis rememorojn de hungara buŝtradukistino (mi ne memoras ŝian
nomon), kie temis pri ekstrema okazo de tia situacio.  Iu
buŝtradukisto hungara renkontis en rusa teksto la adiaŭan idiomaĵon
"скатертью дорожка" (laŭ la rekta senco, "la vojo estu por vi kiel
tablotuko"), kaj senpripense identigis ĝin kun hungara formulo, kiun
mi ne memoras, sed kiu plene identas kun la tjurka formulo "ak jul!"
(laŭvorte, "blankan vojon", t.e. "bonan vojaĝon").  Do, akompanante
sovetian partian delegitaron sur ties revena vojo en flughaveno, tiu
buŝtradukisto tradukis "la blankan vojon!" el la buŝo de la partia
funkciulo hungara per la bela rusa idiomaĵo "скатертью дорожка".

Nu, ruslingve tio estas ironia dirmaniero por forkonduki kaj rompi la
rilatojn; proksimume kiel la francaj "bon vent!", "la route est
libre!" aŭ la anglaj "good riddance (to bad rubbish)!", "nobody is
stopping you!".  La traduko estis tre glata, sed ankaŭ la skandalo
estis granda ...

-- 
Sergio



      

Rispondere a