--- On Mon, 7/6/10, Yury Finkel wrote:
> 2010/6/7 Sergio Pokrovskij:
>>>>> "Ho, se nur ne pluvus!" au: "Ho, se nur ne pluvus morgau matene!"
>>>>> chu mi ne perfekte esprimas magari-ideon?
>> Ĝi havas ian tradicion, tamen restas iom marĝena. Tiom marĝena, ke
>> ĝia taŭga difino ankoraŭ mankas en la vortaroj.
> Nu, kial do marĝena? Mi ne povas kompreni. Ĝi estas tutsimple elipsa
> frazo: "Ho, se nur ne pluvus, [mi ne malsekiĝus]". Se vin ĝenas tiu
> "nur", la frazo estus tute bona eĉ sen ĝi:
> "Ho, se ne pluvus!" => "Ho, se ne pluvus, [mi ne malsekiĝus]".
Ne tiun ideon esprimas la frazo. Ĝi ne esprimas ion similan al
"Se la avino havus barbon, ŝi estus kiel la avo".
Ĝia ideo estas ne spekulativa aserto, sed emocia deziro. Kaj nenio en
la vortoj "se" kaj "nur" taŭgas por esprimi tiun modalon. Ili ĝin
esprimas per nelogika ekstera trudo nacilingva.
Simile en la primitivaj lingvoj mankis rimedoj por esprimi futuron.
Anstataŭe oni uzis surogatojn, ekz-e la verbon "voli" (la angla ĝis
nun konservas tion en sia "will", kaj la bulgara en sia "ще = хощу").
Tiel ke en la Novgoroda kroniko mi legis frazon:
"Kaj se vi, princo, ne volas veni, ni volas morti pro malsato"
(kaj se vi ne venos, ni mortos).
Ankaŭ tion vi povus pravigi per egale bonaj argumentoj, kiel tiuj pri
la "pragmatike klara" "nur se".
--
Sergio