--- On Mon, 7/6/10, Yury Finkel wrote: > 2010/6/7 Sergio Pokrovskij: >> Ne tiun ideon esprimas la frazo. Ĝi ne esprimas ion similan al >> "Se la avino havus barbon, ŝi estus kiel la avo". >> Ĝia ideo estas ne spekulativa aserto, sed emocia deziro.
> Nu kial ne? Tio estas kondiĉa aserto, jes, sed ja en la > subkomprenata subfrazo esprimiĝas _pozitiva_ por mi rezulto; Tamen la esprimata ideo ne temas pri kondiĉo. > estas facile kompreni, ke mi _deziras_ tiun rezulton. Oni komprenas pro ekstera nelogika esprimmaniero. > Finfine, se vi strebas al absoluta klareco, ĉiam eblas diri "Mi > deziras, ke ne estu pluvo" kaj punkto :) Eble aldonu "Ho" por emocio > :) Tio estus pli bona. >> Kaj nenio en la vortoj "se" kaj "nur" taŭgas por esprimi tiun >> modalon. Ili ĝin esprimas per nelogika ekstera trudo nacilingva. > Pri "nur" mi povus konsenti kun vi; sed mi disputas ne pri "nur", > sed pri "se ...-us". Konsideru la faman kaj tre spritan felietonon de Art Buchwald "If Goldwater Had Won ..." (Se venkus Goldwater...). Laŭ vi, ĝi esprimus sopiron pri venko de Goldwater. Sed neniel temas pri sopiro. http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,833581,00.html (Eble necesas klarigi pri kio temas. Post la mortigo de prez. Kennedy en la sekva elekto la du ĉefkandidatoj estis la respublikismano Goldwater kaj demokrato Johnson. Oni sciis, ke Goldwater estis akcipitra kiel Bush la filo; kaj oni esperis ke Lindon Johnson estos pacema kiel Obama. Nu, Buchwald listigas la farojn de Johnson -- kiu realigis la malbonajn farojn kiujn oni antaŭtimis de Goldwater -- kun la komika posttimo ke "jen kio okazus, se Goldwater estus elektita".) Ĝuste ĉi tio estas la ĝustasenca uzo de se ... us. Simile, "Se Hitlero havus atombombon ..." [...] > Mi tutsimple proponas parolturnon por esprimi la deziratan sencon > sen aldoni novajn (fakte apriorajn) vortojn al la lingvo. Kial ne havi apartan vorton por aparta signifo? Tio ja estus normala. > Eble, tiu parolturno havas iomete diferencantan senconuancon, sed, > laŭ mi, tio tute ne gravas. Kio estas pli bona: aldoni tute novan > vorton aŭ aldoni al kombino de jam ekzistantaj vortoj (ne tute) > novan signifonuancon? Certege mi preferas apartan vorton por aparta signifo ol misuzon de alisencaj vortoj. Renkontinte apartan vorton oni senprobleme trovos ĝin en la vortaro kaj lernos ĝian signifon; sed kun la nelogika "se ..." oni ne havas rimedon, kiel kompreni. Konsideru la artikolojn en ReVo, kaj diru -- el kio oni povas dedukti la koncernan signifon? >> Simile en la primitivaj lingvoj mankis rimedoj por esprimi futuron. > Nu, ankaŭ en la moderna rusa mankas rimedo por esprimi la celatan > sencon de "magaraŭ" tute logike kaj neŭtrale: ja "(не) дай бог" > mencias Dion, kio ial ŝajnas neakceptinda al iuj partoprenantoj de > la diskuto, Do, ĉu la rusa estas primitiva? ;) Ĉi-rilate jes, ĝi estas nekompleta aŭ nelogika. Ĉu vi opinias ke la rusa lingvo estas logika? -- Sergio
