> Russ Williams : > [...] > Tio surprizas min. Nu, cxi tiu tuta fadeno montras diversajn > perceptojn pri supozeble simplaj vortoj. :)
Jes. Mi dankas al ĉiuj kiuj respondis. Nun estas klare ke oni povas kompreni la verbon "debicikli" kiel oni komprenas la verbon "deiri", do mi ne plu scias kiel diri por la celata senco de mi, kiu sekvas la modelon de la verbo "demeti". La plej taŭga verbo probable estas "deseliĝi". Nun mi opinias ke mi mem dubis (pli malpli senkonscie) ĉar mi iris rigardi en la paĝo de "selo". Tutcerte estas ke mankas simpla verbo por esprimi agon tre konatan de biciklantoj. Ankaŭ la franca malhavas apartan verbon ĉar oni diras "descendre du vélo". Alia rimarko: "de" rolas plage en Esperanto...sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Mireja
