--- On Thu, 6/5/10, Marc Bavant wrote:
> Guglo ebligas trovi aliajn anglalingvajn ekzemplojn kun
> tiusenca "direction".
Mi ja ne negis, ke tiu maniero difini la afinan spacon ekzistas ankaŭ
alilingve. Mi diras, ke ĝi ne estas la sola, kaj ke la koncerna
termino estas nur ĝia akcesoraĵo. Ĝi ne estas baza koncepto, kaj estas
strangaĵo nomi tiun helpan nocion per tiom baza termino, kiel
"direkto" kaj prezenti tiun teĥnikaĵon inter la sencoj de direkto en
prilingva vortaro kia estas ReVo. Mi trovas tion kiel eble plej
malracia kaj neniom imitinda. Fakte, mi vidas nenian motivon nomi
spacon "direkto", tio por mi estas ia intelekta perforto. Eble vi
kutimiĝis vivi kun tia malraciaĵo, kiun vi asimilis en la periodo de
senkritika lernado; sed mi ne povas facile konsenti je tia
mensokripligo. Tio estas arbitra, kaprica absurdaĵo.
Laŭ la rusa termino eblus formi ion similan al "drekt(odon)a spaco",
kiu ankaŭ ne ŝajnas al mi tute trafa, sed ĝi almenaŭ ne uzurpas la
"direkto"n. La termino (se entute eblas nomi ĝin termino) estas tute
marĝena, kaj duvorta esprimo ne estus iom ajn ĝena aŭ maloportuna.
[...]
--
Sergio