> Sergio Pokrovskij skribis:
> Jen kian ekzemplon mi legis hodiaŭ ĉe "neegalaĵo":
>
> ,----
> |  se multipliki ambaŭ flankojn de reela ne<tld/>aĵo per
> |  negativa nombro, necesas ŝanĝi ĜIAN SENCON.
> `----
> [...]
> Kompreneble tia turno estas sencoŝanĝo, sed ankaŭ anstataŭigo de "<"
> je ">=" en ~(x<  y) = (x>= y) ankaŭ estas "sencoŝanĝo" (de sencumo
> kaj de strikteco); kaj anstataŭigo de ">" je">=" en iu alia okazo
> egale estus "sencoŝanĝo" (eĉ se sen ŝanĝo de sencumo).

Kiel oni diras ruse por esprimi la supran regulon?
France ja oni diras "changer le sens de l'inégalité" kaj franciaj 
lernantoj komprenas ke tie la franca vorto "sens" ne sencas kiel la 
"senc-" de la verbo "sencas".
En Esperanto unue necesus precizigi matematikajn terminojn:
"=" estas signo de egaleco (kaj de egalaĵo).
">", "<", "≤", "≥" estas la ĉefaj signoj de malegaleco, ni povus nomu 
ilin "la malegalaĵaj signoj" aŭ "malegalecaj signoj"?).
Inversigi malegalaĵan signon konsistas el anstataŭigo de:
">" per "<"
"<" per ">"
"≤"  per "≥"
kaj
"≥" per "≤".
Nun eblas doni la regulon en Esperanto.

(Ekde/de?) iu reela malegalaĵo, la multiplikado de ambaŭ 
(flankoj/membroj?) per negativa nombro donas inversigitan malegalaĵon.

> Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj
> germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en unudimensia
> spaco.  Kaj min surprizas la interpreto de "direkto" en la rimarko ĉe
> "sencumo":
>
> ,----
> | sencumo
> |
> |    Ĉiu el la du manieroj, en kiuj io povas moviĝi laŭlonge de linio.
> |
> |    Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin
> |    enkonduki, por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike
> |    nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per „sens“,
> |    „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj
> |    „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la rusa kaj la pola
> |    preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu ne plene
> |    kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj moviĝi
> |    laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton.
> `----
> http://reta-vortaro.de/revo/art/senc.html#senc.0umo

> [...]. Se mi bone komprenas tiun obĵeton, por anglo, franco kaj germano
> "norden" kaj "suden" estas unu sama direkto (la meridiano); "supren"
> kaj "malsupren" ankaŭ estus unu sama direkto (la vertikalo); simile
> pri "okcidenten" kaj "orienten", "maldekstren" kaj "dekstren" ktp.

Ne, france estas la surstrata senco de "direction" kaj la faka senco.
Same estas por la vortoj "égalité", "sens", "normal", "inverse", 
"élément", "ensemble", "inégalité", "unité", "matrice", "pavé", "ordre" 
kaj tiel plu...
Oni kutimas kompreni la vortojn en ĝia kunteksto: kiam la kunteksto 
estas matematika oni komprenas ilin matematike kaj kiam la kunteksto ne 
plu estas matematika oni komprenas ilin alimaniere.

> Ĉu efektive tiel absurde estas en la okcidenta matematiko?  Ĉu la
> okcidenta termino vere tiom kontraŭas la normalan sencon
> (t.e. signifon) komunlingvan?

Vi tro emas uzi la vorton "okcidenta" ;-)
En Francio matematiko estas tiom absurda ke Francio produktis nur 
beletraĵojn (ŝerceme)...
Mireja



Rispondere a