--- On Thu, 6/5/10, mireille corobu wrote:

[...]

> Kiel oni diras ruse por esprimi la supran regulon?

Oni diras "ŝanĝi la direkton de malegalaĵo" =
"изменить направление неравенства", ekz-e:

,----
| Если a > b, то −b > −a (НАПРАВЛЕНИЕ НЕРАВЕНСТВА меняется
| при умножении на −1).
`----
http://www.jagannath.ru/users_files/books/4to_takoe_matematika.pdf

> France ja oni diras "changer le sens de l'inégalité" kaj franciaj
> lernantoj komprenas ke tie la franca vorto "sens" ne sencas kiel la
> "senc-" de la verbo "sencas".

Nu, mi ja diris, ke principe estus malebla interpreti tion kiel
"changer la signification de l'inégalité" -- oni ja ŝanĝas la
rilatosignon.  Tamen fakte temas pri tute specifa signifoŝanĝo -- oni
turnas la simbolon de la rilato.  Kaj tiu dirmaniero sin bazas sur la
simetrio de la grafika formo de la rilatosignoj: "<" estas turnita
signo ">". 

> En Esperanto unue necesus precizigi matematikajn
> terminojn:
> "=" estas signo de egaleco (kaj de egalaĵo).
> ">", "<", "≤", "≥" estas la ĉefaj signoj de
> malegaleco, ni povus nomu
> ilin "la malegalaĵaj signoj" aŭ "malegalecaj signoj"?).

> Inversigi malegalaĵan signon konsistas el anstataŭigo de:

> ">" per "<"
> "<" per ">"
> "≤"  per "≥"
> kaj
> "≥" per "≤".

Pli matematikece estus resti ĉe la sama rilato, kiel en la rusa citaĵo
ĉi-supra ĉe la sama rilato -- tio minimumigas la premisojn, kaj ne
dependas je la grafika formo de la simboloj.  Tio estas,

Malpli(a, b) => Malpli(-b, -a)

Iasence tio estas kiel inversigo de funkcio.

> Nun eblas doni la regulon en Esperanto.

> (Ekde/de?) iu reela malegalaĵo, la multiplikado de ambaŭ
> (flankoj/membroj?) per negativa nombro donas inversigitan
> malegalaĵon.

Mi preferas diri "flankoj".  "Membroj", "termoj" ktp estas konfuzaj:
ekz-e ruso suspektus tie termojn de polinomo (ruse "termoj" aŭ
"membroj" ne estas uzataj por la du partoj de malegalaĵo).

>> Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj >
> germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en
> unudimensia > spaco.  Kaj min surprizas la interpreto de "direkto"
> en la rimarko ĉe > "sencumo":

[...]

>> Se mi bone komprenas tiun obĵeton, por anglo, franco kaj germano
>> "norden" kaj "suden" estas unu sama direkto (la meridiano);
>> "supren" kaj "malsupren" ankaŭ estus unu sama direkto (la
>> vertikalo); simile pri "okcidenten" kaj "orienten", "maldekstren"
>> kaj "dekstren" ktp.

> Ne, france estas la surstrata senco de "direction" kaj la faka
> senco.

Mi opinias malbona la situacion kiam la faka uzo tiom forte malkoheras
kun la uzo komunlingva.  Se io tia necesas, oni prefere enkonduku
apartan vorton por la termino.

> Same estas por la vortoj "égalité", "sens", "normal", "inverse",
> "élément", "ensemble", "inégalité", "unité", "matrice", "pavé",
> "ordre" kaj tiel plu...

Tie estas gradoj de konfuzo.  "Matrico" metia kaj "matrico"
matematika, aŭ "ringo" fingra kaj la "ringo" matematika estas nocioj
tute disaj.   Sed "direkto de vektoro" ja koncernas ĝian rektan
sencon, kaj la faka signifo estas nur precizigita signifo
komunlingva.  Sed dubite aperas tiu "direkto de rekto", kiu tute
malkoheras kun la aliaj uzoj de "direkto" -- kaj en matematiko, kaj en
la komuna lingvo.  Tion mi opinias malnecesa fuŝo.

> Oni kutimas kompreni la vortojn en ĝia kunteksto: kiam la kunteksto
> estas matematika oni komprenas ilin matematike kaj kiam la kunteksto
> ne plu estas matematika oni komprenas ilin alimaniere.

Tio aspektas por mi kiel tute senbezona komplikaĵo.

>> Ĉu efektive tiel absurde estas en la okcidenta matematiko?  Ĉu la
>> okcidenta termino vere tiom kontraŭas la normalan sencon
>> (t.e. signifon) komunlingvan?

> Vi tro emas uzi la vorton "okcidenta" ;-) En Francio matematiko
> estas tiom absurda ke Francio produktis nur beletraĵojn (ŝerceme)...

La japanoj kaj ĉinoj havas grandan literaturan tradicion, tamen mi ne
opinias ilian skribosistemon enviinda.  Ĝi ŝajnas al mi neracia, kaj
kondukanta al granda malŝparo de la fortoj de la lernantoj.

-- 
Sergio




      

Rispondere a