Mi faras du proponojn konkretajn:

1-
Laŭ mia kompreno oni kreis la vorton "sencumo" por eviti ke 
franclingvanoj kaj eble aliaj lingvanoj ne plu uzu "senco" kiam temas 
pri unu el la du eblaj direktoj sur linio. Bone.
Iuj sokiĝas pro "sed rekto havas nur unu direkton".
Normale. Ĉar por ili rekto havas du direktojn.
Mi proponas ke oni forviŝu "sed rekto havas nur unu direkton" kaj lasu 
la ceteron.
Jen la kunteksto el
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/senc.html
<http://www.reta-vortaro.de/revo/art/senc.html>
----------
Rim.:  Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin enkonduki, 
por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike nepravigebla, ĉar kvankam 
la fundamentaj tradukoj per „sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la 
tradukoj per „смысл“ kaj „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la 
rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu 
ne plene kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj 
moviĝi laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton.
----------
2-
Multe pli ŝoka estas en la sama ReVula paĝo la derivaĵo "kontraŭsence". 
Mi citas:
----------
kontraŭsenceTEZ

     En mala senco 3: mi tiurilate sentas min tute kontraŭsence de la 
aliaj homoj [4]
----------
Mi proponas ke oni forviŝas tiun derivaĵon ĉar en la ekzemplo 
"kontraŭsence" signifas "kontraŭflue".

Mi komprenas ke tie "kontraŭsence" estas francisma traduko de "à 
contre-sens" sed ĝi ne estas bona traduko en Eo de la franca esprimo.

Mi konsideras la diskuton pli pozitive ol negative kaj ne intencas 
renversi la jam establitajn esprimojn, ekzemple ne ĝenas min ke oni diru 
"renversi la neegalaĵon" anstataŭ "inversigi la malegalaĵon".

Pozitiveme... observeblas ke en Francio delonge la vorto "sens" 
plursencas kaj ne matematikistoj francaj kreis la vorton "sens" por sia 
fako, ili prenis ĝin el la tradicia franca lingvo.
Mi trovis en Mediadico 22 sencojn por la franca vorto.
Jen ekzemplo (ĉe J.J.Rousseau):
----
| Le torrent des préjugés l'entraîne ; pour le retenir, il faut le 
|pousser en sens contraire , J. J. ROUSS. , Ém. IV
----
(mia traduko por tiuj kiuj ne scipovas legi la francan: Torento de 
antaŭjuĝoj pelas lin; nur kontraŭflua forpelado povas lin moderigi.)
Fonto por la 22 sencoj de la franca "sens" kaj por la citaĵo de Rousseau:

http://www.mediadico.com/dictionnaire/definition/sens/lexique

Lasta rimarko:
Esperantistoj, kiuj unuafoje aŭtomobile veturos en Francio, devas scii 
ke la franca "Attention au sens interdits" signifas ke la ŝoforo devas 
tre atenti la panelojn kiuj indikas ke la vojo estas unudirekta kaj 
ankoraŭ pli atenti ne ekvoji sur malpermesatan straton pro unudirekteco 
de la vojo.
Mireja

Rispondere a